Monde plej maljuna virino festas sian 119an naskiĝtagon

(GMT+08:00) 2016-09-08 14:04:51     Redaktoro:Xiong Shan

Loka ĵurnalo raportis, ke lastatempe Fu Suqing el la urbo Ĉengduo en la ĉina sudokcidenta provinco Siĉuano festis sian 119an naskiĝtagon.

Fu estis identigita kiel la plej maljuna virino respektive en 2013 kaj 2016 fare de la institucio Portanto de la Flago de Mondaj Rekordoj, kiu sin dediĉas al la registrado de mondaj rekordoj.

"Kiel kutime, parencoj kaj amikoj venis festi la naskiĝtagon de mia prapatrino," diris Leng Ting.

Leng taksis, ke la familio Fu havas proksimume 68 membrojn, inkluzive de la plej juna prapranepo de Fu, kiu naskiĝis ĵus. "En la lastaj du jaroj, Fu ricevis kvin prapra-genepojn, kaj la plej aĝaj el ŝiaj prapra-genepoj estas 23-jara," diris Leng.

Malgraŭ la varma vetero, kun tuko sur la kapo, Fu surhavis longmanikan ĉemizon kaj pantalonon, ruĝajn ŝtrumpetojn kaj kotonajn ŝuojn. "Bonvolu porti min al malvarmeta loko," Fu diris al siaj familianoj post vekiĝo.

"Nuntempe, ŝi ĉiam dormas momenton, sidas momenton kaj iras reen al dormo," diris 83-jara Xu Shuhua, la dua filino de Fu.

Laŭ Xu, en la lastaj monatoj, Fu perdis iom da pezo kaj pasigis plejparton de sia tempo dormante. Eĉ dum mallonga periodo, kiam ŝi sidis en la salono, ŝi fermis siajn okulojn kaj trankviligis sian menson.

Cetere, ankaŭ la manĝkutimoj de Fu multe ŝanĝiĝis. "Ŝi manĝis multe malpli ol antaŭe. Hodiaŭ ŝi manĝis nur kulerojn da supo," diris Xu, kiu rakontis al la Ĉengdua Ekonomia Ĵurnalo, ke ŝia patrino ŝatis manĝi dufoje kuiritan porkaĵon kaj bovlon da rizaĵo preskaŭ en ĉiu manĝo.

Xu aldonis, ke sed nun Fu manĝas ĉefe vaporkuiritajn kukurbojn kaj batatojn, kaj sufiĉe stufitajn verdajn fabojn. Fu ankaŭ preferas stufitan supon.

Laŭ medicina ekzameno en julio, la sangopremo de Fu estas en la normala amplekso, tio estas, inter 119 kaj 74. Cetere, la rezulto de ŝia ĉel-ekzameno estas eĉ pli bona ol ordinara junulo.

Leng diris, "Antaŭ kelkaj jaroj, mia praavino estis en tiel bona sano, ke ŝi kapablis ŝnurligi brullignon, balai la korton, kaj eĉ ŝiri oranĝojn de sur arboj per sia bastono."

Fu Suqing prizorgas sian prapranepon en hejmo en la gubernio Shuangliu en la 24a de julio, 2015.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin