Fokusoj de la Semajno (Sep. 09)

(GMT+08:00) 2016-09-09 10:15:21     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Lunde en la urbo Hangzhou fermiĝis la 11a Pintkunveno de la Grupo de 20 (G20) gravaj ekonomioj, atingante vastan konsenton pri serĉo de noviga, pli vigla, interligita kaj inkluziva kresko de la monda ekonomio.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris en gazetara konferenco post la kunveno, ke okaze de la tre grava momento por monda ekonomia kresko kaj la transformado de la Grupo 20, la pintkunveno en Hangzhou altiris vastan atenton de la tuta mondo kaj portis grandajn atendojn.

De dimanĉo ĝis lundo, gvidantoj de membroj de la Grupo 20, gasto-landoj kaj internaciaj organizoj interŝanĝis opiniojn pri temoj, inkluzive de pli efika tutmonda ekonomia kaj financa regado, fortika internacia komerco kaj investado, inkluziva kaj interligita disvolvado. Ili diskutis ankaŭ pri elstaraj demandoj influantaj la mondan ekonomion, inkluzive de klimatŝanĝiĝo, rifuĝintoj, kontraŭterorisma financado kaj tutmonda publika sano.

Xi diris en la ferma kunveno, ke la gvidantoj ĉeestantaj la pintkunvenon decidis montri la vojon kaj fiksi la kurson por la monda ekonomio. Li diris, "Fronte al nunaj riskoj kaj defioj de la monda ekonomio, ni plifortigos plu makropolitikan komunikadon kaj kunordigon. Ni decidis malfermi novan vojon de kresko por aldoni novan viglecon al la monda ekonomio." Li aldonis, ke Plano de G20 pri Noviga Kresko estis unuanime adoptita en la kunveno.

Merkrede en Vjentjano Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj okazigis la 19an Pintkunvenon de Ĉinio kaj la Asocio kaj memorfestis la 25 datrevenon de dialogaj rilatoj inter la du flankoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj gvidantoj el la 10 membroj de la Asocio ĉeestis la pintkunvenon. Li faris paroladon en la memorfesta kunveno.

Ĉinio, kiel la plej aktiva kunlabora partnero de la Asocio, estas ĝia plej granda komerca partnero, dum la regiona bloko estas la tria plej granda komerca partnero de Ĉinio.

Krom ekonomia kampo, kunlaboro inter Ĉinio kaj la Asocio en la pasintaj 25 jaroj akiris gravajn atingojn en diversaj kampoj. Laŭ Liu Zhenmin, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, interhoma interŝanĝo estis rigardata kiel nova kolono de la kunlaboro inter la du flankoj.

Ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, sabate ĉeestis la entombigon de eksa uzbeka prezidento Islam Karimov en lia hejmloko Samarkand.

Zhang diris dum la entombigo post demeto de florkrono antaŭ la portreto de Karimov, ke la gvidantoj, registaro kaj popolo de Ĉinio estis profunde afliktitaj pro la morto de prezidento Karimov, kaj en la nomo de ĉina prezidanto Xi Jinping, la registaro kaj popolo de Ĉinio, li esprimas profundan kondolencon kaj sinceran simpation al la registaro kaj popolo de Uzbekio kaj al la parencoj de Karimov.

Karimov mortis vendrede de la lasta semajno en la aĝo de 78 jaroj. Li enhospitaliĝis post atako de apopleksio en la 27a de aŭgusto.

La ĉina vicĉefministro diris, ke en la pasintaj 25 jaroj, sub la gvidado de Karimov, Uzbekio atestis socian stabilecon, ekonomian disvolviĝon kaj pliboniĝon de popola vivteno kaj internacia statuso, kun rimarkindaj atingoj en multaj kampoj. Karimov estis proksima amiko de la ĉina popolo kaj la fondinto kaj subtenanto de la ĉina-uzbekaj rilatoj. Zhang diris, ke Karimov faris grandajn kontribuojn al la disvolvado de duflanka amikeco kaj profundigo de kunlaboro inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin