Novaĵoj (Septembro 9)

(GMT+08:00) 2016-09-09 15:39:56     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9-a de septembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina ĉefministro alvokas klopodojn por regiona paco, stabileco kaj longedaŭra prospero; Ĉinio firme oponas nuklean provon de Korea Demokratia Popola Respubliko. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Ĵaŭde tagmeze en Vjentjano, ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la 11an Orient-Azian Pintkunvenon. Gvidantoj de 10 landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, sudkorea prezidento Park Geun-hye, usona prezidento Barack Obama, rusa ĉefministro Dimitry Medvedev, japana ĉefministro Abe Shinzo, hinda ĉefministro Narendra Modi, aŭstralia ĉefministro Malcolm Turnbull, nov-zelanda ĉefministro John Key kaj ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon ĉeestis la pintkunvenon. Laosa ĉefministro Thongloun Sisoulith prezidis la kunvenon.

Ĉina ĉefministro Li diris en sia parolo, ke regiona paco, stabileco kaj prospero de Orient-Azio frontas al kaj grandaj ŝanĝiĝoj kaj multaj defioj, Ĉinio volas klopodi kune kun aliaj flankoj, turni la defion al ŝanco, antaŭenpuŝi stabilan evoluon de orient-azia kunlaboro, kontribui per sia forto por akceli regionan pacon, stabilecon kaj konstantan prosperon kaj profitigi diversajn popolojn.

Li eksplikis principojn kaj starpunktojn de Ĉinio pri la demando de Suda Ĉina Maro. Li akcentis, ke Ĉinio ĉiam konsideras protekton de regiona paco kaj stabileco kaj respondece traktas la demandon pri la Suda Ĉina Maro per konstruiva sinteno. Ĉinio volas klopodi kun aliaj flankoj por konstrui la Sudan Ĉinan Maron kiel pacan, kunlaboran kaj amikan maron, kiu feliĉigas la popolojn de diversaj landoj.

Ĉeestantaj gvidantoj sufiĉe aprobis gravan rolon de la Orient-Azia Pintkunveno en antaŭenpuŝo de regiona paco kaj disvolvado kaj atingojn de la kunlaboro. Ili diris, ke Orient-Azio estas la plej vigla motoro de regiona kaj ekonomia disvolvado de la mondo, la pintkunveno devas persisti en principo "strategia forumo gvidata de gvidantoj", fortigi politikan reciprokan konfidon, konstrui sekurecan framon kun orientaziaj trajtoj, efike trakti defiojn pri nuklea disvastigo, klimatŝanĝo, tutmonda disvolvado, rifuĝintoj, naturaj katastrofoj kaj terorismo kaj protekti stabilan situacion de Orient-Azio. Diversaj flankoj bonvenigis, ke la kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj atingos "Agan Principon pri la Suda Ĉina Maro" kiel eble plej frue kaj aprobos fruktajn dokumentojn pri surmaraj kunlaboroj. Oni subtenas diversajn flankojn amplekse efektivigi "Deklaracion pri Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro" kaj pace kaj diplomatie solvi surmaran disputon, por garantii regionan stabilecon kaj prospero

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde esprimis sian esperon, ke Ĉinio kaj Filipinoj laboros kune por revenigi duflankajn rilatojn al la normala vojo kaj realigi ilian sanan kaj stabilan disvolviĝon.

Li faris la rimarkojn dum sia interparolo kun filipina prezidanto Rodrigo Duterte en la intertempo de la Orient-Azia Pintkunveno en la laosa ĉefurbo Vjentjano.

Duterte esprimis sian aspiron pri bonaj rilatoj inter la du landoj, dirante, ke rimarkoj de ĉefministro Li reprezentas unu el liaj principoj.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Liu Zhenmin diris ĵaŭde, ke estas malkonvene, ke iuj landoj ekster la regiono puŝas la tiel nomatan "arbitracion" de la Suda Ĉina Maro en la Orient-Azia Pintkunveno, ĉar tio agas kontraŭ la tendenco solvi disputojn per dialogo kaj interkonsiliĝo.

Liu diris en gazetara konferenco post la pintkunveno, ke ĉiuj gvidantoj de membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kiuj parolis en la pintkunveno, subtenis la klopodojn, faritajn de Ĉinio kaj membroj de la asocio por plenumo de la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro. Li aldonis, ke nur du landoj ekster la regiono proponis puŝi la "arbitracion" anstataŭ solvi problemojn, kaj tia enmiksiĝemo povas nur pliigi diferencojn kaj kontraŭdirojn, kaj Ĉinio firme oponas tiun agon.

Li diris, ke Ĉinio kaj membroj de la asocio faris pozitivajn klopodojn en efektivigo de la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro kaj la Kondutkodo de la Suda Ĉina Maro, kaj antaŭ la kunveno de ministroj pri eksterlandaferaj ministroj el membroj de la asocio en julio 2017, la du flankoj finos la redakton de kadro de la Kondutkodo de la Suda Ĉina Maro por enigi interkonsiliĝon en la fazon de esenca diskuto.

Ĵaŭde en la gazetara konferenco de ministronivela kunveno pri pacprotektado de UN okazinta en Londono, ĝenerala vicsekretario de UN Hervé Ladsous diris, ke estas ege grava la decido de Ĉinio subteni antaŭenpuŝi rapidan dispozician proponon de pacprotekta agado, Ĉinio montris sian kuraĝecon kaj plenumis siajn promesojn en pacprotektado.

Hervé Ladsous diris, ke Ĉinio anoncis, ke Ĉinio subtenas la proponon de UN pri antaŭenpuŝo de rapida dispozicio de pacprotekta agado kaj promesis altigi iujn siajn blukaskulajn trupojn al nivelo de 60-taga rapida dispozicio.

La ŝtataj amaskomunikiloj de la Korea Demokratia Popola Respubliko anoncis vendrede, ke la lando sukcese efektivigis proveksplodigon de nuklea kuglokapo. Tio markis la kvinan nuklean teston de Pjongjango kaj estis okazigita je ok monatoj post la lasta.

La provo malobeas rilatajn rezoluciojn de UN kaj la klopodojn por sennukleigo de la Korea Duoninsulo.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron vendrede, esprimante firman oponon kontraŭ la nuklea provo de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

La siria ŝtata novaĵ-agentejo SANA raportis, ke la siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj neis asertojn pri uzo de venena gaso en norda provinco Alepo.

La ministerio neis gasatakon de la siria armeo en la regiono proksima al Sukkary sub la regado, kiu laŭdire okazis merkrede. La ministerio akuzis la ribelulojn kaj iliajn regionajn kaj internaciajn subtenantojn pri efektivigo de gasatakoj kontraŭ la siriaj civiluloj. Ĝi esprimis sian volon kunlabori kun la Organizo pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj por enketi pri tiaj krimoj.

Ĉina vicĉefministro Wang Yang diris ĵaŭde, ke Ĉinio malfermos sin pli vaste al la ekstera mondo kaj plibonigos la investan medion por antaŭenigi tutmondan komercon.

Dum sia parolado en la 19a Ĉina Internacia Foiro pri Investado kaj Komerco, Wang diris, ke Ĉinio estas firma subtenanto kaj pozitiva akcelanto de kunlaboro de translandlima investado.

Wang diris, ke laŭ eksterlanda rekta investado, Ĉinio okupis la unuan lokon inter ĉiuj evoluantaj landoj en 24 sinsekvaj jaroj, kaj la ĉina ekstera investado enviciĝis inter la tri antaŭaj lokoj de la mondo en kvin sinsekvaj jaroj. Li promesis, ke Ĉinio volas plivastigi merkatan aliron por krei pli justan kaj pli stabilan kaj travideblan politik-medion. Li aldonis, ke estos pli da klopodoj por pli granda malfermiteco en la landinterno, marbordaj kaj landlimaj regionoj, kaj Ĉinio ankaŭ instigos prilaborajn negocojn translokiĝi al centra kaj okcidenta regionoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin