La plej granda komuna divizoro por ĉiuj landoj

(GMT+08:00) 2016-09-12 09:25:52     Redaktoro:Xiong Linping

La pintkonferenco de G20 en Hangzhou komunikos novan koncepton pri evoluigo kaj koncentriĝos al akcelo de kresko en struktura reformo. Sed kio ekzakte estas la struktura reformo? Kiel akordigi la diferencon de diversaj landoj en la konscio pri tio? Kaj finfine kiu direktos la strukturan reformon sfere de la tuta mondo? Rilate tion multaj enlandaj esploristoj havas unu komunan vidpunkton: la ĉina praktiko ĉe la struktura reformo liveros problemosolvan projekton.

Sidante en la nuna fono, kie la monda ekonomio kreskas lante kaj feble, Ĉinio, kiel la gastiganto de la ĉi-jara pintkonferenco de G20, proponis la konferencotemon "fari mondan ekonomion en novigo, dinamiko, interago kaj inkluzivemo". Laŭ opinio de Jia Pujing, direktoro de la Makroskopa Sekcio de la Financa Instituto Chongyang sub Ĉina Popola Universitato, el la ĉina projekto oni povas klare vidi la vojlinian mapon pri struktura reformo.

"Antaŭ kiam ne ekzistis la vojlinia mapo pri struktura reformo, la financa krizo, de 2008 ĝis nun, ne liberiĝis de la situacio. La rimedoj alprenitaj de la okcidentaj landoj funkciis ĝenerale ĉirkaŭ mona kaj financa politikoj, sed tiuj politikoj ne povis konduki la mondan ekonomion eliri el la stato de la relativa depresio. Tiam nepras struktura reformo. Kaj tiam nur Ĉinio, kiu povas fari tiun kondukon pelatan de novigo."

Ĉiu lando havas sian problemon en strukturo, sed al ĉiu lando ekzistas malsameco pri la problemo. Tio signifas, ke, se la internacia komunumo devas veni en akordon pri la problemo, necesas do obteni la plej grandan komunan divizoron. Chen Fengying, esploristo de la Sekcio pri Monda Ekonomio sub la Ĉina Instituto pri Moderna Internacia Rilataro, diris, ke la pintkonferenco de Hangzhou faros kontribuon ĝuste en tio.

Donitaĵoj montras ke, kvankam la G20-mekanismo en la lastaj jaroj metis 800 programojn por la politiko pri struktura reformo, tamen, - se oni bone rigardus, kiel ili laboras konkrete en ĉiu el la landoj kaj ekonomikorpoj, - la reforma procezo riveliĝas sufiĉe lanta. Kial aperis tio? Tial ke al multaj landoj mankas la konfido pri struktura reformo.

Fakte, por ellabori la plej gandan komunan divizoron de disvolvo por ĉiu lando, ne sufiĉas nur dependi de evoluiga bezono de solaj kelkaj landoj. Chen Fengying analizis, ke antaŭe ni eble donis pli multe da atento al la membroj de G20, kies malneta enlanda produkto prenas 85% de tiu de la mondo, opiniante ke, se nur tiuj landoj fartus bone en ekonomio, tiam la monda ekonomio ja ne ŝrumpus; kaj nun ni devas turni nian rigardon al la alia 85%, t.e., la loĝantaro de la evoluantaj landoj en la mondo. Tio do estas la plej granda progreso atingita de tiu ĉi pintkonferenco de G20 surbaze de ĉiuj antaŭaj G20-pintkonferencoj.

"Ni vere bezonas fortan, ekvilibran kreskadon, kio estas la celo de G20. Sed por tion atingi, ne sufiĉas kroĉiĝi nur al la membroj de G20, ĉar en la mondo ekzistas aliaj membroj. Tiom da loĝantoj nepre enregistriĝas en la G20-temon: ĝi estas evoluigo. Kaj jen – la plej granda karakteriza trajto de la Hangzhou-a pintkonferenco estas ja la diskuttemo pri evoluigo ĝis 2030."

Nun la funkcio de la G20-mekanismo jam ne estas nur respondo al krizo, kiel tiam, kiam ĝi fondiĝis. Malsame kiel la financa ŝtormo de Wall Street en 2008, nun krizo eksplodas ĉie en la tuta mondo. Ekzemple: ŝrumpas la ekonomio en nove leviĝantaj landoj, kaj pli kaj pli egas la diferenco de la homaro en riĉeco. Pri tio, Wang Wen, direktoro de la Financa Instituto Chongyang sub Ĉina Popola Universitato, opiniis, ke la pintkonferenco de G20 en Hangzhou prenos la evoluigan projekton ĝis 2030 en la ĉefan diskuttemon, kio kondukos la homaron al estonteco pli malproksima.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin