Mia renkonto kun prof. d-ro Reinhard Selten - intervjuo al d-ro Rainer Kurz, presparolisto de la Germana Esperanto-Asocio

(GMT+08:00) 2016-09-17 16:16:56     Redaktoro:Ĝoja

"La 23-an de aŭgusto Esperantujo perdis sian plej eminentan scienciston per la forpaso de prof. d-ro Reinhard Selten, naskiĝinta la 5-an de oktobro 1930…" - Gazetaraj Komunikoj de UEA (N-ro 634)

La 5an de septembro, ĵurnalistino de Ĉina Radio Internacia Ĝoja (Zhang Ping) telefone intervjuis germanan samideanon Rainer Kurz, presparoliston de la Germana Esperanto-Asocio (GEA), kiu faris video-intervjuon al Reinhard Selten ĉirkaŭ en la jaro 2000 en Bonno. Rainer Kurz rakontis pri sia renkonto kun d-ro Selten kaj pri la rara video-intervjuo.

Jen la intervjuo al Rainer Kurz.

http://www.ipernity.com/doc/181031/42941708
Jen la ligilo de la video-intervjuo fare de Rainer Kurz al prof. d-ro Rainhard Selten.

Per la rememoro ni prezentas nian grandan respekton al la eminenta sciencisto kaj esperantisto kara d-ro Rainhard Selten.

Pacon al lia animo!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin