Ĉina ĉefministro Li Keqiang iris el Pekino dimanĉe posttagmeze por ĉeesti la 71an sesion de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj oficialaj vizitoj al Kanado kaj Kubo, en akompano de lia edzino Cheng Hong.
La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la vojaĝo de ĉefministro Li, de la 18a ĝis la 28a de septembro, estas laŭ la invito de ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon, kanada Ĉefministro Justin Trudeau, kaj prezidanto de la Kuba Ŝtata Konsilio kaj Konsilio de Ministroj Raul Castro Ruz, respektive.