Dek tri filoj – unu futbalteamo

(GMT+08:00) 2016-09-19 13:51:17     Redaktoro:Xiong Linping

La 11an de septembro la brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke kvardek jarojn aĝa brazilano, Irineu Cruz, estas superfano de futbalo: dum dudek jaroj pasintaj lia edzino, Jucicleide Silva, naskis al li sume dek tri filojn, ĉiu kun la nomo komencata per litero R el la nomoj de futbalaj steluloj. El tiuj filoj ne nur povas formiĝi futbala teamo, sed eĉ kun kromludantoj. Nun ili ambaŭ vere deziras unu filinon.

Inter la filoj de la geedzoj la plej malgranda aĝas nur unu monaton, dum la plej granda - jam dek ok jarojn. Sed la gepatroj ĉiam provas ricevi filinon. Demografo asertis, ke la probablo de sinsekva nasko de dek tri knaboj estas ĉirkaŭ unu okmilono – kio lasos al Cruz krei mondan rekordon. Cruz revas, ke almenaŭ unu filo fariĝos futbala stelulo; estus pli bone, se li povos eniri en la nacian teamon de Brazilo.

Komence la geedzoj decidis bapti siajn naskitojn respektive: se estos filinoj, Silva prenos iliajn nomojn; se filoj, bapti ilin Cruz havos rajton. Ĝis nun Cruz jam donis nomojn por ĉiuj dek tri filoj. Origine ili esperis, ke la dektria estos filino, sed la rezulto montris ankoraŭ filon, kiu havas la nomon… Ronaldo.

Cruz estas indiĝena terkulturisto. Li diris: "Mi tre admiras al Rivaldo, Roberto Carlos, Ronaldinho, Robinho kaj aliaj piedpilkaj ludistoj, kaj iliaj nomoj, senescepte, komenciĝas per la litero R."

En ĉiu semajnfino Cruz faras sin arbitracianto, organizante matĉon de futbalo inter sia filaro kaj la vilaĝa futbalteamo. Li informis: "Ni obtenas neniun medalon. Se gajninte, ni ricevas unu kapron aŭ unu skatolon da trinkaĵo, eĉ kun multe da infana frandaĵo."

Silva estas patrino nete mastrumanta en hejmo. Ŝi komunikis: "Ĉiufoje, kiam mi preparas manĝaĵon, mi bezonas unu kilogramon da rizo, unu kilogramon da sojfabo, kaj krome unu grandegan saketon da makaronioj. Kvankam kelkatempe la vivo renkontas malfacilon, tamen almenaŭ neniu suferas malsaton. Ni ĉiuj bone komprenas kunĝuadon, kaj la knaboj ĉiuj kondutas tre decaj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin