Novaĵoj (Septembro 20)

(GMT+08:00) 2016-09-20 17:10:50     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20-a de septembro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio donacos ankoraŭ cent milionojn da usonaj dolaroj al disvolvaj programoj de UN en 2020; Malfermiĝis la 5a Ĉina-Eŭrazia Ekspozicio en Urumĉio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio lunde promesis aldoni 100 milionojn da usonaj dolaroj en ĉiujara monhelpo al disvolvaj oficejoj de UN en 2020 surbaze de la kvanto en 2015.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris la anoncon, kiam li prezidis rondtablan kunvenon pri la Celoj de Daŭrigebla Disvolvado en la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko.

Li anoncis ankaŭ, ke la ĉina donaco al la Tutmonda Fonduso por Batalo kontraŭ Aidoso, Tuberkulozo kaj Malario atingos 18 milionojn da usonaj dolaroj en venontaj tri jaroj.

Li diris, ke la de Ĉinio iniciatita help-fonduso por sud-suda kunlaboro kaj la Fonduso de Ĉinio kaj UN por Paco kaj Disvolvado oficiale komencos la operacion antaŭ la fino de tiu ĉi jaro, kaj ankaŭ la de Ĉinio proponita Akademio de Sud-Suda Kunlaboro kaj Disvolvado varbos la unuan aron da studentoj. Li substrekis, ke Ĉinio faros plu senĉesajn klopodojn por antaŭenigi daŭripovan disvolvadon kaj aktive partoprenos en kunlaboro kun la internacia komunumo en tiu kampo.

Lunde vespere en Nov-Jorko ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon.

Li diris, ke Ĉinio ĉiam estas aktiva subtenanto kaj partoprenanto de la afero de UN kaj ankaŭ firma defendanto de la Ĉarto de UN. Ĉinio volas subteni plu la gravan rolon de UN kaj kontribui por paco kaj disvolvado de la mondo.

Li rimarkigis, ke la kuranta jaro estas la komenco de la efektivigo de la Tagordo de Daŭripova Disvolvado de 2030 kaj de la Pariza Interkonsento pri Klimatŝanĝiĝo. Kiel la plej granda evoluanta lando, Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj, porti sian respondecon kaj senlace kontribui al plibonigo de tutmonda regado kaj realigo de kungajno.

Ban diris, ke li aprezas la aktivan partoprenon de Ĉinio en respondo al klimatŝanĝiĝo, antaŭenigo de daŭripova disvolvado kaj aliaj gravaj programoj de UN.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde vokis al Ĉinio kaj Usono fari pli da klopodoj por akceli ekonomiajn kaj komercajn rilatojn inter la du landoj.

La deklaro estis farita, kiam Li renkontiĝis kun usona prezidento Barack Obama en Nov-Jorko en la intertempo de la 71a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, kiu malfermiĝis en la lasta semajno.

Li diris, ke ekonomia kaj komerca kunlaboro estas la fundamento kaj helico de ĉina-usonaj rilatoj. La du flankoj devas labori kune por certigi fruan finiĝon de intertraktado pri duflanka invest-traktato inter Ĉinio kaj Usono, pligrandigi merkatan aliron unu al la alia, kaj krei bonan medion de komerco kaj pli bonan perspektivon de kunlaboro por entreprenoj de ambaŭ flankoj. Li aldonis, ke la du flankoj ankaŭ devas konvene trakti ekonomiajn kaj komercajn disputojn por gardi duflankajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn kontraŭ nenecesa malkoncentriĝo. Samtempe, la ĉefministro urĝis la usonan flankon malstreĉi restriktojn de altteknikaj eksportoj al Ĉinio.

Obama diris, ke ekonomia ligiteco estas la stabiliga faktoro de usonaj-ĉinaj rilatoj. Li aldonis, ke la usona flanko subtenas la ĉinan procezon de reformoj kaj esperas, ke la du flankoj akiros pluan progreson en intertraktado pri duflanka invest-traktato. Marde en Urumĉio, la ĉefurbo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, malfermiĝis la 5a Ĉina-Eŭrazia Ekspozicio kun la temo "vasta diskuto, komuna kontribuo kaj komuna profito: oportuno kaj estonteco de la Silka Vojo". Gastoj el ses internaciaj organizoj kaj 57 landoj kaj regionoj ĉeestas la ekspozicion kaj 2 192 ĉinaj kaj fremdlandaj kompanioj partoprenas en la ekspozicio. Dume ĉestos 3 500 profesiaj aĉetistoj.

Eŭrazia Forumo de Ekonomia Disvolvado kaj Kunlaboro estas la ĉefa forumo de la ekspozicio. Krome okazos 15 ministraj forumoj kaj kunvenoj, inkluzive de la forumo de gazetaraj ministroj, forumo pri scienca kaj teknika kunlaboro, kaj financa forumo de la silka vojo.

La Ĉina-Eŭrazia Ekspozicio estas ne nur grava platformo de diplomatio inter Ĉinio kaj eŭraziaj landoj, sed ankaŭ grava kanalo de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Xinjiang kaj najbaraj landoj.

Altnivela kunveno pri solvado de la demando de grandskala movado de rifuĝintoj kaj enmigrintoj, okazigita kadre de la Ĝenerala Asembleo de UN, lunde adoptis politikan deklaracion. La internacia komunumo promesis fari pluajn klopodojn por trakti la demandon de rifuĝintoj kaj enmigrintoj kaj antaŭenpuŝi starigon de la kadro de ampleksa reago.

La kunveno adoptis kiel rezolucion de la Ĝenerala Asembleo la Nov-Jorkan Deklaracion pri Rifuĝintoj kaj Enmigrintoj. Per tio la internacia komunumo faris pluajn promesojn, inkluzive de protekto de la rajtoj de rifuĝintoj kaj enmigrintoj, subteno al landoj akceptintaj rifuĝintojn kaj plibonigo de humanitara agado.

Laŭ la deklaracio, la internacia komunumo kaj UN antaŭenigos starigon de la multflanka kadro de ampleksa reago por trakti la demandon de neatendita kaj longperioda grandskala movado de rifuĝintoj. Krome, la internacia komunumo komencos interregistaran intertraktadon por atingi tutmondan interkonsenton pri sekura, orda kaj normala migrado.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo marde raportis, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko sukcese efektivigis teran provon de nova raket-motoro.

Gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko Kim Jong-un vizitis la spacialan centron Sohae en la okcidenta regiono de la lando por gvidi la provon de la novtipa altpovuma motoro de portantoraketo por la geosenmova satelito. La sukcesa fabrikado de la motoro liveras sufiĉan portokapablon por ĵeti diversajn satelitojn, inkluzive de terobservaj satelitoj.

Lunde la siria armeo deklaris finiĝon de la 7-taga batalhalto kaj riproĉis la ribelulojn, ke ili kelkfoje malobeis la interkonsenton pri batalhalto en tiu periodo. Tiutage la usona ŝtata Departemento diris, ke Usono volas pluvalidigi la batalhaltan interkonsenton, atingitan kun Rusio en la 10a de ĉi-monato por ĉiuj partioj de la konflikto en Sirio.

Tiutage la siria armeo publikigis deklaron, dirante, ke dum la batalhalto, la registara armeo maksimume sin detenis, ke ili nur faris rebaton al partaj atakoj de la ribeluloj.

Proparolanto de la usona Ŝtata Departemento John Kirby diris, ke dum la batalhalto, konfliktoj inter ĉiuj partioj de Sirio iom reduktiĝis, tamen la aliro de humanismaj materialoj ankoraŭ restis neglata. Usono volas pluvalidigi tiun batalhaltan interkonsenton kaj fari interkonsiliĝon kun Rusio pri tio. Ĝi esperis, ke Rusio montros sian starpunkton pri renovigo de batalhalto en Sirio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin