Manĝbastonetoj

(GMT+08:00) 2016-09-21 13:49:03     Redaktoro:Pluveta

Manĝbastonetoj estas la plej grava manĝilo en Ĉinio. Ĉinoj uzas ilin dum ĉiu manĝo.

Ili estas faritaj el simplaj materialoj kun du bastonetoj. Ili plejparte estas lignaj aŭ bambuaj kaj uzas la teorion de levilo por facile preni diversajn manĝaĵojn.

Etiketo estas grava, kiam oni uzas manĝbastonetojn, same kiel la okcidentanoj uzas forkojn kaj tranĉilojn. Ĉinoj uzis manĝbastonetojn jam almenaŭ 3 000 jarojn. Ili estis disvastigitaj al aziaj landoj, inkluzive de Japanio kaj la Korea Duoninsulo.  

La materialoj de manĝbastonetoj venas de la naturo. Ili prezentas la saĝon de la ĉinoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin