Irano memorigas datrevenon de milito kun Irako

(GMT+08:00) 2016-09-22 14:01:34     Redaktoro:Yu Rongkang

Irananoj merkrede markis la 36an datrevenon de la komenco de la irana-iraka milito per grandskala milita parado, kiu montras militajn atingojn de la lando.

La irana-iraka milito, kiu eksplodis en septembro de 1980 kaj daŭris ĝis aŭgusto de 1988, kaŭzis grandan perdon de vivoj kaj ekonomian damaĝon al ambaŭ landoj.

Duonmiliono da irakaj kaj iranaj soldatoj kaj civiluloj mortis kaj multaj aliaj estis vunditaj dum la milito.

La armitaj fortoj, la Islama Revolucia Gvardio, la milicaj volontulaj fortoj de Basij kaj aerokosmaj trupoj partoprenis en la parado dum la ceremonio.

En la ĉefurbo Teherano, la parado estis okazigita ĉe la maŭzoleo de la fondinto de la Islama respubliko, Ayatollah Ruhollah Khomeini.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin