Novaĵoj (Septembro 23)

(GMT+08:00) 2016-09-23 16:46:17     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23-a de septembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Kanado konsentis fortigi ekonomian kaj komercan ligitecon; forumo fokusiĝis pri telekomunika interligo kaj interlaboro inter eŭraziaj landoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris ĵaŭde en Otavo, ke Ĉinio kaj Kanado konsentis fortigi sian ligitecon en ekonomio, komerco kaj aliaj kampoj, kaj komenci esploran interparolon pri ebleco de liberkomerca interkonsento.

Li, kiu estis oficiale vizitanta la nordamerikan landon, faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun ĵurnalistoj kune kun sia kanada paralelulo Justin Trudeau. Li diris, "Ni atingis multajn novajn konsentojn en ekonomia kaj komerca kampoj. Ĉinio volas importi frostigitan bovaĵon el Kanado kaj la du flankoj atingis interkonsenton pri eksporto de kanada kolzosemo al Ĉinio." Li diris ankaŭ, ke la du flankoj diskutis pri kunlaboro en financo, turismo, leĝplenumo kaj ankaŭ inter lokaj registaroj.

La ĉina ĉefministro diris, ke la du flankoj konsentis, ke ili havas vastajn komunajn interesojn kaj bonan kunlaboron. La disvolviĝo de la duflankaj rilatoj konformas al la interesoj de la ĉina kaj kanada popoloj kaj utilas al la paco kaj stabileco de la mondo.

Antaŭ la komuna gazetara konferenco, la du gvidantoj ankaŭ ĉeestis subskriban ceremonion de 14 dokumentoj pri duflanka kunlaboro. La du landoj subskribis interkonsenton pri la divido kaj redono de forprenitaj aktivoj, komunan deklaron pri la kunlaboro en tria-partia merkato, protokolon pri eksporto de frostigita bovaĵo al Ĉinio, aranĝon pri kunlaboro en bato al krimoj, kaj aranĝon pri plibonigita kunlaboro en turismo, kaj aliaj.

Lastatempe en Urumĉio, okazis Forumo pri Informa Interligo kaj Interlaboro de la 5a Ĉina-Eŭrazia Ekspozicio.

Laŭ la principo de vasta diskuto, komuna kontribuo kaj komuna profito, la forumo celas akceli interŝanĝon kaj kunlaboron inter eŭraziaj landoj en akcelo de interligo kaj interlaboro, plibonigi informan infrastrukturon, establi la veran informŝoseon inter diversaj landoj, malgrandigi "diĝitan dislimon" kaj akceli ekonomian evoluon kaj kulturajn interŝanĝojn.

La ĉeestantoj subskribis Urumĉian Deklaracion de Ĉina-Eŭrazia Forumo de Informa Interligo kaj Interlaboro, kiu proponas starigi mekanismon de multflanka kunlaboro inter diverslandaj telekomunikaj kompanioj kaj okazigi ĉi-rilatan forumon bazitan sur la ekspozicio en ĉiu dua jaro.

La Sekureca Konsilio de UN merkrede okazigis altnivelan konferencon pri la siria demando, sub la propono de Nov-Zelando, la deĵoranta prezidanto-lando de la konsilio. Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis la konferencon.

Wang diris en la kunveno, ke la tumulto en la Okcidenta Azio kaj la Norda Afriko jam daŭris kvin jarojn, kio ne nur alportis suferojn al landoj kaj popoloj en la regionoj, sed ankaŭ kaŭzis severan superfluan efikon al la internaciaj paco kaj sekureco. Li diris, ke koncernaj partioj devas persisti en politika solvado, konvene trakti diferencojn kaj regi diverĝojn per dialogo kaj intertraktado, konsideri interesojn de diversaj flankoj kaj strebi al longedaŭra kaj kontinuigebla solvo.

Li ankaŭ akcentis, ke necesas efektive plenumi koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio pri la siria demando, precipe la rezolucion 2254. Li diris, ke oni devas antaŭenpuŝi solvadon de la demando paralele per realigo de armistico, politika intertraktado, humanitara helpo kaj kunigo de fortoj kontraŭ terorismo.

La siria mediato ĵaŭde raportis, ke siria prezidento Bashar al-Assad diris dum intervjuo kun amaskomunikiloj en Damasko, ke li opinias, ke estas malfacile efektivigebla kunlaboro inter Usono kaj Rusio en batalo kontraŭ terorismo en Sirio.

La mediato citis la rimarkojn de Bashar, ke kvankam la kunlaboro de la du landoj en batalo kontraŭ terorismaj organizoj estas farebla, tamen estas malfacile efektivigebla, ĉar la vera intenco de Usono ne estas bati la ekstremismajn organizojn Islama Ŝtato, kaj Jabhat Fateh al-Sham, antaŭe nomata la Fronto Al-Nusra.

Pri armistico atingita de Usono kaj Rusio, Bashar diris, ke Usono ne vere volas vidi realigon de militpaŭzo same kiel la armistico en februaro de la kuranta jaro en Sirio. Li opiniis, ke okcidentaj landoj, inkluzive de Usono, ne ŝanĝos sian politikon pri la siria demando en proksima estonteco.

Altranga ĉina diplomato diris ĵaŭde en Nov-Jorko, ke Ĉinio ludis konstrueman rolon en antaŭenigo de la efektivigo de la interkonsento pri la irana nuklea demando, kiu estis atingita en julio de 2015 inter Irano kaj ses ĉefaj potencoj.

Li Baodong, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, parolis en kunveno de eksterlandaferaj ministroj de Irano kaj la sesopo, la kvin konstantaj membroj de la Sekureca konsilio de UN - Britio, Ĉinio, Francio, Rusio kaj Usono - plus Germanio. La kunveno estis okazigita en la stabejo de UN en Nov-Jorko en la intertempo de la jara altnivela debato de la Ĝenerala Asembleo de UN.

Li diris, ke la glata efektivigo de la interkonsento - la Komuna Ampleksa Agadplano – de post ĝia adopto antaŭ pli ol unu jaro, igas ĉiujn rilatajn partiojn pli memfidaj pri ĝia venonta efektivigo.

Li diris ankaŭ, ke la sesopo kaj Irano devas esti firmaj en sia politika volo, sin gardi kontraŭ interveno, plifortigi dialogon kaj konsiliĝon kaj konvene solvi ĉiujn eblajn problemojn en la efektiviga procezo. Li aldonis, ke Ĉinio subtenos striktan kontakton kun ĉiuj rilataj partioj kaj aktive partoprenas plu en la efektivigo de la nuklea interkonsento.

La Helpa Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Afganio publikigis deklaron, bonvenigante la projekton de pacinterkonsento subskribitan inter afgana registaro kaj la islama partio Hizb-e-Islami gvidata de Gulbudin Hekmatyar.

La deklaro diris, "La Helpa Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Afganio subtenas la klopodojn de la afgana registaro de nacia unuiĝo por la partopreno de ĉiuj interesataj en starigo de justa paco. Tiu interkonsento montras la pretecon de la afgana registaro serĉi pacon kun armitaj kontraŭregistaraj elementoj."

La misio aldonis en la deklaro, "UN bonvenigas interkonsentojn, kiuj kontribuos al malpliigo de perforto en Afganio kaj ebligas al afganoj pace vivi. Post jardekoj de milito en Afganio ni bonvenigas paŝojn al repaciĝo, inkluziva paco kaj finiĝo de la konflikto."

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin