Interesaj tetabloj de membroj de Grupo 20——Tetablo de Japanio

(GMT+08:00) 2016-09-23 10:59:03     Redaktoro:Li Lu

La Pintkunveno de la Grupo 20 okazos en la 4a kaj 5a de septembro de la kuranta jaro en Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en Ĉinio. Por bonvenigi la pintkunvenon kaj plifortigi tekulturan interŝanĝon, la Asocio de Hangzhou por Popularigi Te-Markon invitis 20 teaj trinkejojn, entreprenojn kaj instituciojn en la urbo kune okazigi ekspozicion de la 20 desegnitaj tetabloj, kiuj reprezentas respektive la tekulturon de Usono, Francio, Britio, Korea Respubliko, Ĉinio kaj aliaj 14 landoj kaj EU, la membroj de la Grupo 20.

La desegno de tetablo estas grava en la tearta kampo en la lastaj dek jaroj, kaj ĝi spegulas tekulturan enhavon de iuj landoj.

En la jaro 1191, japana majstro transdonis ĉinan teon al Japanio, kaj li skribis la unuan tean libron en la japana lingvo. De tiam tetrinkado pli kaj pli populariĝas en Japanio. En Ĉinio la antikva tetrinka metodo jam perdiĝis, tamen en Japanio ĝi komplete konserviĝis.

La tetablo de Japanio estis desegnita de la kompanio Longguan en Hangzhou. Por la tablo ili elektis japanan teon Matcha, ventumilon kaj porcelano de Longquan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin