Fokusoj de la Semajno (Sep. 23)

(GMT+08:00) 2016-09-23 12:46:34     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La ĝenerala debato de la 71a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN okazis marde. Gvidantoj el dievrsaj landoj cerbumis pri tutmondaj demandoj. La ĝenerala debato kun la temo "la Celoj de Daŭripova Disvolvado: universala klopodo por transformiĝo de nia mondo".

Barack Obama, kiu ĉeestis la asembleon la lastan fojon kiel usona prezidento, retrorigardis la sukceson de la usona registaro en la ok jaroj ekde sia debuto en 2008, kiam eksplodis la tutmonda financa krizo. Li diris, "El la profundo de la plej grava financa krizo de nia epoko, ni kunordigas niajn reagojn por eviti pliajn katastrofojn kaj rekreskigi la mondan ekonomion. Nia monhelpo estas helpi al homoj sin nutri, prizorgi malsanulojn, antaŭenigi komunumojn tra Afriko kaj plibonigi modelojn de disvolvado anstataŭ de dependeco." Obama aldonis, ke en la mondo estis pli da prospero ol da perforto pro multaj rimedoj, tamen socioj estas plenaj de necerteco, maltrankvilo kaj malpaco. Li vokis al ĉiuj landoj antaŭenigi pli bonan modelon de kunlaboro kaj integriĝo.

Brita ĉefministro Theresa May diris, ke antaŭ nelonge ŝia lando voĉdone decidis forlasi la Eŭropan Union, tamen tio ne signifas, ke ĝi sin turnis internen, kaj ke Britio restos "memfida, forta kaj fidela partnero internacie".

Ĉinio lunde publikigis sian nacian planon pri la efektivigo de la Tagordo por Daŭripova Disvolvado de la 2030 en la stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.

La plano estis publikigita de ĉina ĉefministro Li Keqiang, kiam li prezidis rondtablan kunvenon pri Celoj de la Daŭripova Disvolvado. La plano konsistas el kvin partoj, inkluzive de la ĉinaj atingoj kaj spertoj en plenumo de la Jarmilaj Disvolvaj Celoj, kaj la defioj kaj ŝancoj, gvidaj principoj, vojmapo kaj detalaj planoj pri atingo de Celoj de la Daŭripova Disvolvado. Kiel la unua nacia plano, kiu specifas diversajn kampojn kaj konkretajn rimedojn, ĝi amplekse eksplikas la ĉinan disvolvan politikon kaj ĝiajn klopodojn, kiuj helpas al aliaj evolulantaj landoj antaŭenigi la procezon de tutmonda efektivigo.

La tagordo de 2030, aprobita kaj lanĉita en la Pintkunveno de UN pri Daŭripova Disvolvado en la lasta jaro, estas la plano pri elimino de malriĉeco tra la mondo por la jaroj antaŭ 2030.

La internaciaj organizoj ĉeestantaj la rondtablan kunvenon esprimis sian volon fortigi kunlaboron kun Ĉinio, popularigi la ĉinajn disvolvajn spertojn, kune trakti defiojn kaj antaŭenpuŝi la daŭripovan disvolvadon de Ĉinio kaj la tuta mondo.

Altnivela kunveno pri solvado de la demando de grandskala movado de rifuĝintoj kaj enmigrintoj, okazigita kadre de la Ĝenerala Asembleo de UN, lunde adoptis politikan deklaracion. La internacia komunumo promesis fari pluajn klopodojn por trakti la demandon de rifuĝintoj kaj enmigrintoj kaj antaŭenpuŝi starigon de la kadro de ampleksa reago.

La kunveno adoptis kiel rezolucion de la Ĝenerala Asembleo la Nov-Jorkan Deklaracion pri Rifuĝintoj kaj Enmigrintoj. Per tio la internacia komunumo faris pluajn promesojn, inkluzive de protekto de la rajtoj de rifuĝintoj kaj enmigrintoj, subteno al landoj akceptintaj rifuĝintojn kaj plibonigo de humanitara agado.

Laŭ la deklaracio, la internacia komunumo kaj UN antaŭenigos starigon de la multflanka kadro de ampleksa reago por trakti la demandon de neatendita kaj longperioda grandskala movado de rifuĝintoj. Krome, la internacia komunumo komencos interregistaran intertraktadon por atingi tutmondan interkonsenton pri sekura, orda kaj normala migrado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin