Xi esperimas gratulon pro finkonstruiĝo de plej granda radioteleskopo

(GMT+08:00) 2016-09-26 13:55:39     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis gratulan leteron al sciencistoj, inĝenieroj kaj konstruistoj, kiam la monde plej granda radioteleskopo estis oficiale metita al uzo en la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou.

La inaŭgura ceremonio estis okazigita en la gubernio Pingtang de la provinco Guizhou, por la sfera teleskopo kun kvincent-metra aperturo.

Xi diris, ke la teleskopo, nomata ankaŭ la "okulo de ĉielo," estas la monde plej granda kaj plej sentema radioteleskopo, kaj Ĉinio posedas la intelektan proprieton por ĝi. La finkonstruiĝo de la teleskopo estas signifoplena por atingi gravajn trarompojn en scienca fronto kaj rapidigi novig-akcelan kreskon de Ĉinio. Astronomio estas ŝlosilo por antaŭenpuŝi sciencan progreson kaj novigon.

Xi vokis al sciencistoj, inĝenieroj kaj konstruistoj bone administri la teleskopon kaj deziris al ili fruktodonan esploron. Li diris, ke li esperas, ke ili faros novan kaj pli grandan kontribuon por konstrui Ĉinion en kreeman landon kaj tutmondan sciencan potencon.

Vicĉefministro Liu Yandong, kiu legis lian leteron en la inaŭgura ceremonio, alvokis klopodojn por kunigi talentulojn, akceli internacian kunlaboron kaj fari la teleskopon pintklasa platformo de scienca esploro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin