Hutong

(GMT+08:00) 2016-09-26 15:38:25     Redaktoro:Pluveta

Pardonon onklo, kie estas Hutong? Vi ja estas en Hutong.

Hutong, tipo de mallarĝa strato aŭ strateto kun domoj ambaŭflanke, estas la plej tipa loĝejo en Pekino.

Hutong estas ne nur trafika kanalo, sed ankaŭ loĝejo de ordinaraj homoj. Ĝi estas la plej paca loko en tiu ĉi brua urbo. Homoj kune vivas en harmonio. En Pekino estis pli ol 4 000 tiaj stratetoj kun historio de pli ol 800 jaroj. Multaj stratetoj estas anstataŭigitaj per modernaj konstruaĵoj kun disvolviĝo de la urbo. Nur iuj el ili estas konservitaj, pluvivigante la tradiciojn kaj historion de Pekino.

Hutong estas tre bela, kaj mi volas loĝi kelkajn tagojn ĉi-tie.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin