Li Keqiang vizitis Fidel Castro

(GMT+08:00) 2016-09-27 13:04:37     Redaktoro:Mirinda

Dimanĉe posttagmeze en Havano, ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitis kuban revolucian gvidanton Fidel Castro. La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri la dulandaj rilatoj, monda paco, regionaj varmaj demandoj, nutraĵa sekureco kaj aliaj kune zorgataj temoj kaj longtempe interparolis. Cheng Hong, edzino de Li ĉeestis la intervidiĝon.

Li transdonis intiman saluton kaj bondezirojn de prezidanto Xi Jinping, ĉinaj gvidantoj kaj popolo kaj gratulis 90an naskiĝtagon de Fidel Castro. Li diris, ke dum ŝtata vizito al Kubo, prezidanto Xi intime kaj profunde interparolis kun Fidel Castro. Ni tre zorgas pri tradicia amikeco kun Kubo kaj volas solidigi politikan reciprokan konfidon, vastigi kunlaboran spacon kaj multigi amikecon inter la du popoloj.

Fidel Castro diris, ke Kubo kaj Ĉinio havas profundan amikecon. Post 50 jaroj de post establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, Ĉinio havis grandegajn ŝanĝiĝojn. Li ĝojas vidi atingojn de Ĉinio kaj admiras diligentecon kaj persistemon de la ĉina popolo. Kubo volas kune kun Ĉinio protekti la mondan pacon kaj fortigi kunlaboron kaj interŝanĝon.

Fidel Castro diris, ke Kubo alte atentas agrikulturan produktadon kaj havas evoluintan produktadon de kanosukero. Kubo plie lernas el aliaj landoj progresintajn agrikulturajn teknikojn kaj evoluigas pluajn kunlaborojn. Kubo esperas fortigi interŝanĝojn kun Ĉinio en agrikultura modernigo kaj realigi kungajnon.

Post la intervidiĝo, Fidel Castro aparte akompanis la geedzojn de Li al plantejo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin