Fokusoj de la Semajno (Sep.30)

(GMT+08:00) 2016-09-30 09:43:23     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La monde plej granda radioteleskopo estis metita al uzo dimanĉe en montara regiono de la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou. Nelonge post la tagmezo, en karsta valo en la gubernio Pingtang, centoj da astronomoj kaj astronomiaj entuziasmuloj ĉeestis la ceremonion de oficiala ekfunkcio de la sfera radioteleskopo kun kvincent-metra aperturo.

Laboro pri la projekto kun investo de proksimume 1 200 milionoj da juanoj komenciĝis en 2011, 17 jarojn post kiam ĝi estis proponita de ĉinaj astronomoj. La instalado de la ĉefa strukturo - la reflektoro konsistanta el 4 450 paneloj kaj granda kiel 30 futbalejoj - estis finita en la komenco de julio.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al sciencistoj, inĝenieroj kaj konstruistoj. Li diris, ke la teleskopo, nomata ankaŭ la "okulo de ĉielo," estas la monde plej granda kaj plej sentema radioteleskopo, kaj Ĉinio posedas la intelektan proprieton pri ĝi. La finkonstruo de la teleskopo estas signifoplena por atingi gravajn trarompojn en scienca fronto kaj rapidigi novig-akcelan kreskon de Ĉinio. Astronomio estas ŝlosilo por antaŭenpuŝi sciencan progreson kaj novigon. Li vokis al sciencistoj, inĝenieroj kaj konstruistoj bone administri la teleskopon kaj deziris al ili fruktodonan esploron. Li diris, ke li esperas, ke ili faros novan kaj pli grandan kontribuon por konstrui Ĉinion en kreeman landon kaj tutmondan sciencan potencon.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitis kuban revolucian gvidanton Fidel Castro dimanĉe en Havano. Ili interŝanĝis opiniojn pri duflankaj rilatoj, monda paco, regionaj tiklaj demandoj, nutraĵa sekureco kaj multaj aliaj demandoj de komuna zorgo.

Li unue transdonis al Fidel Castro koran saluton kaj bondezirojn de prezidanto Xi Jinping, aliaj ĉinaj gvidantoj kaj la ĉina popolo kaj esprimis gratulon pro lia 90a naskiĝtago.

La ĉefministro diris, "Ni alte ŝatas la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Kubo, kaj volas firmigi politikan reciprokan fidon kaj vastigi kunlaboron kun Kubo, kaj plifortigi la amikajn sentojn inter la du popoloj." Li aldonis, ke politika kaj ekonomia situacio de la mondo spertas komplikan kaj profundan reĝustigon, kaj kun interplektiĝo de malnovaj kaj novaj demandoj, aperas defioj unu post alia, tamen malgraŭ ŝanĝiĝo de la internacia situacio, restas senŝanĝaj la ĉina-kubaj rilatoj de kamarado kaj frato, karakterizataj de reciproka respekto, traktado unu al la alia sur egala pozicio kaj ĉiama kunrestado.

Fidel Castro gratulis la ĉinan ĉefministron pro lia sukcesa vizito al Kubo, dirante, ke Kubo kaj Ĉinio ĝuas profundan amikecon. Li aldonis, ke Ĉinio spertis grandajn ŝanĝiĝojn en la pasintaj pli ol 50 jaroj de post la starigo de la duflankaj diplomatiaj rilatoj; li ĝojas vidi la disvolviĝon de Ĉinio, kaj admiras la ĉinan popolon pro iliaj diligenteco kaj nefleksebla spirito.

Shimon Peres, israela eksprezidento kaj plej maljuna ŝtatisto de la lando, forpasis merkrede frumatene en la medicina centro Chaim Sheba en Tel-Avivo en la aĝo de 93 jaroj.

Proparolanto de la medicina centro konfirmis al raportistoj la novaĵon pri la forpaso de Peres, dirante, ke Peres forpasis sub la akompano de familianoj kaj amikoj. Peres estis enhospitaligita en la 13a de septembro pro sufero de atako de apopleksio.

Peres naskiĝis en aŭgusto de 1923. Li servis kiel ministro pri defendo, ministro pri eksterlandaj aferoj, ministro pri financo, ĉefministro kaj prezidento. Pro subskribo de pacinterkonsento inter Israelo kaj Palestino, Peres, israela ĉefministro Yitzhak Rabin kaj palestina gvidanto Yasser Arafat kungajnis Nobelpremion pri Paco en 1994.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin