Novaĵoj (Septembro 28)

(GMT+08:00) 2016-09-28 16:20:42     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28-a de septembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉina ĉefministro renkontiĝis kun portugala ministro pri eksterlandaj aferoj; Barack Obama proponis kandidaton por la unua usona ambasadoro al Kubo en pli ol 50 jaroj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde finis la tri-tagan oficialan viziton al Kubo kaj faris halton en la portugala insulo Terceira sur la revena vojo al Ĉinio.

Ĉefministro Li kaj lia edzino Cheng Hong estis salutitaj de portugala ministro pri eksterlandaj aferoj Augusto Santos Silva kaj ĉina ambasadoro al Portugalio Cai Run ĉe la flughaveno en la okcidenta insulo de la eŭropa lando.

Dum sia renkontiĝo kun Silva, Li diris, ke Portugalio estas bona amiko de Ĉinio en la Eŭropa Unio kaj ĉina-portugalaj rilatoj estis plibonigitaj en la lastaj jaroj pro klopodoj de ambaŭ flankoj. Li aldonis, ke Ĉinio volas fortigi altnivelajn interŝanĝojn, profundigi politikan konfidon, pliigi reciprokan komprenon, vastigi pragmatan kunlaboron, starigi striktan civilan komunikadon kun Portugalio kaj diversigi la ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj.

Kiel la speciala sendito de portugala ĉefministro Antonio Costa, Silva unue salutis la ĉinan ĉefministron kaj lian edzinon en la nomo de Costa. Li diris, ke Portugalio kaj Ĉinio havis multajn interŝanĝojn en historio kaj iliaj duflankaj rilatoj tendencas al bona disvolvado. Li aldonis, ke Portugalio deziras pliigi la eksporton de konkurencivaj agrikulturaj produktoj kaj laktaĵoj al Ĉinio, kaj kiel grava celloko de ĉina investo en EU, Portugalio atribuas grandan gravecon al investo el Ĉinio.

Ĉinio lastatempe publikigis gvidlinion por plibonigi "la kvaliton kaj publikan kredindecon de leĝplenumado".

La gvidlinio, publikigita de la ĝeneralaj oficejoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio, difinis kampojn, en kiuj la polico devas plibonigi siajn leĝplenumajn aktivecojn, ekzemple aplikon de informa tekniko.

Laŭ deklaro de la Ministerio de Publika Sekureco, estas maltrankvilo, ke iuj policanoj ne havas sufiĉan leĝan konscion, kaj devas esti plibonigita ilia kapablo en traktado de novaj situacioj kaj novaj problemoj. La deklaro diris, ke "maljusteco kaj maldecaĵo" okazas de tempo al tempo, kaŭzante fortan indignon inter la publiko.

La gvidlinio vokis la policon perfektigi la mekanismon por certigi advokatan rajton pri praktiko, inkluzive konservi informiĝon de defendaj advokatoj, aŭdi ilian defendon kaj akcepti iliajn apelaciojn kaj plendojn.

Ĉinio kaj Hindio marde okazigis sian unuan dialogon pri batalo kontraŭ terorismo kaj sekureco. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la internacia kaj regiona sekureca situacio kaj siaj respektivaj kontraŭterorismaj sistemoj, mekanismoj kaj leĝoj.

Dokumento publikigita post la kunveno diris, ke la du flankoj ankaŭ atingis konsenton pri rimedoj por plifortigo de kunlaboro kaj komuna traktado de sekurecaj minacoj. La dialogo estis kunprezidita de Wang Yongqing, ĝenerala sekretario de la Komisiono pri Politikaj kaj Leĝaj Aferoj sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj Ravi, prezidanto de Komuna Informa Komitato de Hindio.

En sia intertraktado kun Ravi, Meng Jianzhu, estro de la Komisiono pri Politikaj kaj Leĝaj Aferoj sub la Centra Komitato de la KPĈ, laŭdis stabilan progreson en ĉina-hindaj rilatoj.

Ravi diris, ke Hindio volas plifortigi komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio en batalo kontraŭ terorismo, tiel ke la du flankoj povu klopodi kune per unueco kaj solidareco.

Usona prezidento Barack Obama marde proponis Jeffrey DeLaurentis kiel kandidaton por la unua usona ambasadoro al Kubo en pli ol 50 jaroj.

Obama diris en gazetara konferenco de la Blanka Domo, ke li fieras kandidatigi Jeffrey DeLaurentis por la unua usona ambasadoro al Kubo en pli ol 50 jaroj. Obama laŭdis DeLaurentis pri lia grava gvidado en la normaligo de rilatoj inter Usono kaj Kubo, kiuj estis du iamaj rivaloj. Li diris, "Ol Jeff estas neniu pli bona publika servisto taŭga al plibonigo de nia kapablo por starigi rilatojn kun la kuba popolo kaj antaŭenigi usonajn interesojn en Kubo."

La registara armeo de Sirio marde anoncis, ke tiutage ili reprenis distrikton en la malnova urbo de Aleppo.

La siria novaĵ-agentejo raportis, ke la registara armeo reprenis distrikton en la nordokcidenta parto de la antikva kastelo de Aleppo kaj mortigis plurajn ribelulojn. Krome, la registara armeo ankaŭ lanĉis aeratakojn en kelkaj regionoj de la provinco Aleppo, mortigante multajn ribelulojn kaj ruinigante iliajn armilojn kaj ekipaĵojn.

Shimon Peres, israela eksprezidento kaj plej maljuna ŝtatisto de la lando, forpasis merkrede frumatene en la medicina centro Chaim Sheba en Tel-Avivo en la aĝo de 93 jaroj.

Proparolanto de la medicina centro konfirmis al raportistoj la novaĵon pri la forpaso de Peres, dirante, ke Peres forpasis sub la akompano de familianoj kaj amikoj. Peres estis enhospitaligita en la 13a de septembro pro sufero de atako de apopleksio.

La retejo de la egipta ĵurnalo Al-Ahram marde raportis, ke la nombro de mortintoj pro sinko de ŝipo kun neleĝaj elmigrintoj, kiu okazis lastsemajne en la maro de Mediteraneo en norda Egiptio, kreskis ĝis 202.

Laŭ la raporto, la ŝipo estis elakvigita en tiu tago. La egipta Mezorienta Novaĵ-Agentejo lunde raportis, ke plejparto de la pasaĝeroj en la ŝipo estis egiptoj, kaj partaj estis neleĝaj elmigrintoj el afrikaj landoj.

La 21an de septembro ŝipo portanta ĉirkaŭ 600 neleĝajn elmigrintojn sinkis en la maro proksima al la regiono Rashid de la provinco Beheira. Serĉantoj savis 163 el ili, kaj multaj aliaj restas netrovitaj.

La ekstremisma grupo Islama Ŝtato marde deklaris sian respondecon pri du suicidaj bombatakoj en viglaj komercaj regionoj en la iraka ĉefurbo Bagdado, kiuj mortigis entute 15 homojn kaj vundis 59 aliajn.

Antaŭ tio, anonima policano diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke unu el la atakoj okazis matene. Suicida atakanto detonaciigis sian eksplodaĵan veŝton en vigla komerca regiono proksima al poŝtejo en la distrikto Nova Bagdado, mortigante sep homojn kaj vundante 29 aliajn. La granda eksplodo detruis plurajn proksimajn butikojn kaj civilajn aŭtojn.

Kelkajn horojn poste, alia terorista suicidanto eksplodigis sin en vigla regiono en la distrikto Baiyaa en suda Bagdado, mortigante ok homojn kaj vundante ĉirkaŭ 30 aliajn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin