Ĉina-Eŭropa Simpozio pri homaj rajtoj fokusiĝas pri garantio de rajtoj de la etnaj grupoj

(GMT+08:00) 2016-09-29 14:15:52     Redaktoro:Selena

Ĉina-Eŭropa Simpozio pri homaj rajtoj merkrede okazis en la urbo Chongqing, kiu fokusiĝas pri garantio de rajtoj de la etnaj grupoj. Ĉeestantaj fakuloj diris, ke kiel multnacieca lando, Ĉinio alte atentas disvolvadon de la homrajtaj aferoj kaj akiris grandan progreson, precipe en garantio de rajtoj de la etnaj grupoj.

Laŭ konigo, en 1954 la sistemo de nacieca aŭtonomeco estis skribita en la ĉina konstitucio. De tiam la ĉina registaro sekvis la principon, por certigi, ke ĉiuj naciecoj estu egalaj laŭ konstitucio, leĝo kaj sistemo, kaj kune faru administradon super la lando. Cetere Ĉinio antaŭenigas disvolvadon de etnaj grupoj, precipe de tiuj kun malmultaj civitanoj, kaj kontinue pliigas subtenojn al ili. En 2015 la nombro de malriĉuloj en ĉinaj kvin aŭtonomaj regionoj kaj la provincoj Guizhou, Yunnan kaj Qinghai reduktiĝis de ĉirkaŭ 31 milionoj ĝis 18 milionoj da homfojoj.

Pierre Bercis, prezidanto de franca Nova Asocio de Homaj Rajtoj diris, ke en Ĉinio estas multaj etnaj grupoj, kiuj havas diversajn kulturojn, tial interŝanĝo kaj kompreno pri la diverseco estas tre necesa. Li asertis, ke Ĉinio faris nemalmultajn klopodojn por tio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin