Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon pro forpaso de Shimon Peres

(GMT+08:00) 2016-09-29 14:10:22     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis kondolencan mesaĝon al sia israela paralelulo Reuven Rivlin pro forpaso de israela eksgvidanto Shimon Peres.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencon al israela ĉefministro Benjamin Netanyahu. Li diris, "Mi volas esprimi en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj en mia persona nomo profundan funebron pri forpaso de Shimon Peres kaj sinceran kondolencon al liaj familioj kaj la israela popolo.

En la mesaĝo Li diris, ke Peres estas israela veterena politikisto kaj antaŭeniganto de la paca procezo de la mezorienta regiono, kaj li ĝuas altan reputacion en la internacia komunumo. Peres ankaŭ sin dediĉis al disvolvo de la amikaj rilatoj inter Israelo kaj Ĉinio kaj faris gravajn kaj pozitivajn kontribuojn por la dulandaj kunlaboroj en diversaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin