Percepto de Qingdao—retaj ĵurnalistoj eniras en la urbon

(GMT+08:00) 2016-09-29 10:28:06     Redaktoro:Li Lu

Septembre, kiel raportistino de Ĉina Radio Internacia, mi sekvis ĵurnaslisto-grupon vojaĝi al Qingdao, marurbo de Shandong-provinco por malkovri la novan aspekton de la centjara urbo.

La ĵurnalisto-grupo konsistanta el 12 raportistoj de retoj ĈRI-online, Ĉina-EPĈ,Ĉina-Evoluo, China-daily , Xinhua-novaĵoj ktp., mobilizita de la Novaĵ-oficejo de Qingdao-a Urba Registaro kaj la reto sina.com kun sina-weibo por percepti la belajn pejzaĝojn kaj la rapide kreskantan ekonomion de la mara urbo.

La unua tago: Haier--Hisense—Biero-muzeo

Qingdao estas gvida eknomika haveno sur la marlinio de orienta Ĉinio. En la pasinta 30 jaroj la naciaj markoj jam havigas al si la rekonon de la monda markto,Qingdao fariĝas metropolo de multaj mondfamaj markoj interalie estas Haier-grupo, Hisense-grupo kaj Qingdao-biero.

Haier-grupo

Haier-Grupo disvolviĝas kiel unu el la mondaj plej grandaj provizantoj de hejmaj aparatoj. Ĝia kompanio lastatempe okupas la 5-an lokon sur la listo de ĉinaj plej valoraj markoj, paralele la 1-an lokon inter la markoj pri la hejmaj aparatoj. La listo estis emisiita dum la Pinta Konferenco pri la Mondaj Markoj 2016, okazigita en Pekino junie.

En la ekspoziciejo de Haier-kompanio, raportistoj ĝojsurprizite vidis la atingon de la entrepreno. La klarigistino montrante la plej pregresintajn elektronikajn aparatojn konigas, ke Julie, 2016, ekkunlaboris inter la nacia reto en la provinco Jiangsu Elektra Povo kaj Haier-klimatizilo surbaze de malfermita granda datumo de Haier. Ambaŭ flankoj starigis la unuan samfake saĝan elektronikan komunumon apogitan de granda datuma platformo de Haier-saĝklimatizilo por reguligi la uzadon de povo laŭ la raporto de uzantoj, tio estas profitiga esploro laŭ la nova modelo.

Nun Haier-grupo jam transformiĝas kiel platformo kovi la kreivulojn al la tuta socio, el la tradicia industrio pri hejmaj aparatoj. En la interreta epoko, Haier klopodas rompi la fermitan sistemon de tradiciaj entrerpenoj por esti interreta industrio, kaj transformiĝas kiel punkto inter retoj, kiu ligas variajn resursojn por kune gajni kaj realigi valorigojn .

Raportistoj informiĝis, ke nun la haier-a saĝa platformo jam kovras 29 landojn kaj regionojn, kun pli ol 40.7 miliardoj da donitaĵoj je la fako de klimatizilo. Fakuloj opinias, ke la transformo de klimatizila industrio kuraĝigas la rekreadon de komerca modelo, dum la malferma ekologia modelo apogita sur la platformo de la granda datumo aktive antaŭenpuŝas la reformadon de la klimatizila industrio.

Hisense

Kiel produktanto de blankaj hejmaj aparatoj elektronikaj, Hisense-entreprenoj funkcias en Sud-Afriko, Alĝerio, Egipto, Usono, Eŭropo, Aŭstralio, Mezoriento kaj Sudorienta Azio, la produktoj estas eksportitaj al pli ol 130 landoj kaj regionoj.

Hisense-grupo, ankaŭ sponsoro de Unuiĝo de Eŭropa Futbala Asocio (UEFA) , viciĝas en la listo de mondaj mecenatoj kiel Adiadas kaj Nike.

En la ekspoziciaj salonoj de Hisense-domego, raportistoj okupiĝis kaj rigardi bildojn kaj foti la novastilajn produktojn kaj aŭskulti la klarigojn:

El la prezentado raportistoj ekkonis, ke krom la konata fako pri hejmaj aparatoj, Hisense esplore produktas saĝajn aparatojn por medicino, trafiko, multmedioj, komunikado ktp. kun entreprena devizo "Ĝuu ĉion,kion vi deziras".

Inter la digite kaj fizike miksitaj stimulaj eksperimentejoj, la saĝa transporta sistemo estas en la lando unika provplatformo por eksterdoma saĝa transporta sistemo. Tio signifas, ke la teknika forto de Hisense-a ret-rimedo kaj ĝia kreiva kapablo estas agnoskita de aŭtoritato, samtempe markis, ke la evoluo de la Hisense-a ret-rimedo aliras al ankoraŭ pli alta etapo.

Muzeo en Qingdao-bierofabriko

Qingdao-bierofabriko,kiu portas la faman lokan markon, estis fondita de Gremanio kaj Britio en la jaro 1903.

Dum la pli ol centjara evoluo, Qingdao-biero jam fariĝas la fiera marko de la urbo. La branĉaj filioj de Qingdao-bierofabriko inkludas markojn je Laoshan, Hans, kaj Qingdao Biero-Muzeo. Ili ĉiuj estas alte taksataj de Monda Marko-Laboratorio

"Trinku bieron, manĝu mitulojn kaj sin banu en maro", en Qingdao oni aŭskultas la onidiron kaj vidas, ke tio estas granda plezuro en la vivo de Qingdao-anoj. Tion pruvis la vizito en la biero-muzeo.

La muzeo situas en la korto de la bierfabriko. Konsistanta el tri terenoj: centrjara historio kaj kulturo, bierfarado kaj plurfunkcia aktivigo, la muzeo liveras al turistoj apartan rigardon por koni Qingdao–bieron kaj fariĝas nepra turisma programo de la urbo.

La kompanio en la jaro 2015 vendis 8.48 miliardojn da kilolitoj da biero, kun la enkasiĝo de 27.64 miliardoj da juanoj. Kaj en la jaro 2014 ĝi gajnis puran profiton je 1.71 milliardoj da juanoj, kun la marka valoro de 11.69 miliardoj da juanoj, per tio ĝi gvidas la bieran industrion de Ĉinio, laŭ la takso de Monda Marko-Laboratorio.

Laŭ la prezentado Qingdao-biero eksportas al pli ol 90 landoj kaj regionoj, kaj okupas la 6-an lokon en la monda samfako en produktado laŭ la raproto de Barth, la gvida autoritato de monda biera industrio

La longtempa memoro de Qingdao-biero montras la respektindan spiriton de metiistoj kun la aludo pri ritma sed firma marŝo paŝopostpaŝe. La muzeo gajnas distingan efikon ne nur al si mem, sed ankaŭ prosperigas ekonomion de strato kie troviĝas la muzeo. Estas laŭdinde viziti la straton plene de centjara kulturo pri biero. Gustumante la freŝan kaj puran bieron en somera marzefiro, turistoj trovas sin malstreĉita en plej granda plezuro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin