Usono aldonis al Irako 600 soldatojn

(GMT+08:00) 2016-09-29 14:10:53     Redaktoro:Xiong Linping

Merkrede la usona ministro pri defendo, Ashton Carter, proklamis, ke Usono ekspedis al Irako proksimume 600 soldatojn, por helpi al la lokaj tersurfacaj fortoj batali kontraŭ la ekstremisma organizaĵo "Islama Ŝtato" en la teritorio de Irako.

En tiutaga gazetara konferenco Carter diris, ke la celo de ĉi-foja multigo de soldatoj estas helpi al la irakaj sekurecaj trupoj kaj enirakaj kurdoj izoligi kaj subfosi la regadon de la organizaĵo "Islama Ŝtato" super la ĉefstabejo Mosul en Irako; sed la aldonitaj soldatoj respondecos nur pri militaj provizo, trejno, asisto kaj informado, ne rekte partoprenante en militaj operacoj.

Tio estas, depost aprilo de ĉi jaro, la triafoja ekspedo de soldatoj fare de Usono al Irako. Post tiu ĉi aldono de soldatoj la nombro de usonaj soldatoj garnizonantaj en la teritorio de Irako superis 5 200 homojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin