Gvidantoj de la brikaj ŝtatoj renkontiĝos en Barato

(GMT+08:00) 2016-09-29 18:33:35     Redaktoro:Xiong Linping

La Internacia Mona Fonduso (IMF) en la sekvanta semajno publikigos raporton "Perspektivo pri Monda Ekonomio". La 28an de septembro la ĝenerala direktoro de IMF, Christine Lagarde, informis, ke la ekonomia kresko de Ĉinio kaj Barato montriĝas relative bona, kaj en tiu de Brazilo kaj Rusio komencis aperi signo de ĝermo. La 29an de septembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en Pekino diris, ke la brikaj ŝtatoj estas grava motoro de la ekonomia kresko en la mondo, kaj la renkontiĝo de tiuj ŝtataj gvidantoj, baldaŭ okazonta, faros novan kontribuon por la reformo de tutgloba regsistemo.

"Al gvidantoj de la brikaj ŝtatoj okazos la oka renkontiĝo en aŭgusto en Barato. Ni esperas, ke la brikaj ŝtatoj tenu la spiriton de la brikaj ŝtatoj, t.e., malfermo, inkluziveco, kunlaboro kaj kungajno, pliigu partnerecon, profundigu kunlaboron, kaj kune kreskigu la mondan ekonomion en forto, daŭrigeblo kaj ekvilibro," vortigis Geng Shuang.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin