Wang Yi kondolencis la israelan ĉefministron pro forpaso de Peres

(GMT+08:00) 2016-09-29 19:11:21     Redaktoro:Xiong Linping

La 28an de septembro la ĉina eksterafera ministro Wang Yi telefonis kondolence al la israela ĉefministro Benjamin Netanyahu pro la forpaso de la israela eksgvidanto Shimon Peres. Wang Yi esprimis profundan funebron pri la forpaso de sinjoro Shimon Peres kaj sinceran konsolon al la familianoj de sinjoro Peres.

Wang Yi indikis, ke la forpaso de sinjoro Peres estas perdo de la israela popolo kaj de la centrorienta paco, kaj ankaŭ perdo de la ĉina-israelaj rilatoj; Ĉinio volontas kune kun Israelo klopodi, por ke la ĉina-israela kunlaboro en diversaj kampoj akiru novan progreson.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin