Novaĵoj (Septembro 29)

(GMT+08:00) 2016-09-29 17:06:51     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 29a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio publikigis agadplanon pri Homaj Rajtoj 2016-2020; Lokigo de rifuĝintoj evoluas malrapide.Sekve estos la programero Socia Vivo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio publikigis agadplanon pri Homaj Rajtoj 2016-2020, kiu konfirmas celon kaj taskon pri respekto, protekto kaj akcelo de homrajtaj aferoj inter 2016 ĝis 2020.

La agadplano montris, ke de 2009 Ĉinio sinsekve efektivigis du agadplanojn pri homaj rajtoj kaj senĉese grandigas ĉirilatan garantion. Pro tio la nivelo kaj kvalito de la popola vivo pluapaŝe altiĝas, la rajtoj en ekonomio, socio kaj kulturo estas komplete fortigitaj, la civitaj kaj politikaj rajtoj estas efektive garantiataj. Cetere konscio de la publiko pri respekto kaj garantio de homaj rajtoj evidente altiĝas, kaj la interŝanĝo kaj kunlaboro kun la internacia komunumo senĉese disvolviĝas.

Laŭ la agadplano 2016-2020 la celoj plenumiĝos:

- komplete garantii la rajtojn ekonomian, socialan kaj kulturan;

- laŭleĝe certigi la rajtojn civitan kaj politikan;

- plene gardi la rajtojn de specifaj homamasoj;

- profunde elvolvi edukadon pri homaj rajtoj;

- aktive partopreni en internacia laboro pri homaj rajtoj.

Ĉina-Eŭropa Simpozio pri homaj rajtoj merkrede okazis en la urbo Chongqing, kiu fokusiĝas pri garantio de rajtoj de la etnaj grupoj. Ĉeestantaj fakuloj diris, ke kiel multnacieca lando, Ĉinio alte atentas disvolvadon de la homrajtaj aferoj kaj akiris grandan progreson, precipe en garantio de rajtoj de la etnaj grupoj.

Laŭ konigo, en 1954 la sistemo de nacieca aŭtonomeco estis skribita en la ĉina konstitucio. De tiam la ĉina registaro sekvis la principon, por certigi, ke ĉiuj naciecoj estu egalaj laŭ konstitucio, leĝo kaj sistemo, kaj kune faru administradon super la lando. Cetere Ĉinio antaŭenigas disvolvadon de etnaj grupoj, precipe de tiuj kun malmultaj civitanoj, kaj kontinue pliigas subtenojn al ili. En 2015 la nombro de malriĉuloj en ĉinaj kvin aŭtonomaj regionoj kaj la provincoj Guizhou, Yunnan kaj Qinghai reduktiĝis de ĉirkaŭ 31 milionoj ĝis 18 milionoj da homfojoj.

Pierre Bercis, prezidanto de franca Nova Asocio de Homaj Rajtoj diris, ke en Ĉinio estas multaj etnaj grupoj, kiuj havas diversajn kulturojn, tial interŝanĝo kaj kompreno pri la diverseco estas tre necesa. Li asertis, ke Ĉinio faris nemalmultajn klopodojn por tio.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis kondolencan mesaĝon al sia israela paralelulo Reuven Rivlin pro forpaso de israela eksgvidanto Shimon Peres.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencon al israela ĉefministro Benjamin Netanyahu. Li diris, "Mi volas esprimi en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj en mia persona nomo profundan funebron pri forpaso de Shimon Peres kaj sinceran kondolencon al liaj familioj kaj la israela popolo.

En la mesaĝo Li diris, ke Peres estas israela veterena politikisto kaj antaŭeniganto de la paca procezo de la mezorienta regiono, kaj li ĝuas altan reputacion en la internacia komunumo. Peres ankaŭ sin dediĉis al disvolvo de la amikaj rilatoj inter Israelo kaj Ĉinio kaj faris gravajn kaj pozitivajn kontribuojn por la dulandaj kunlaboroj en diversaj kampoj.

Merkrede la Komisiono de Eŭropa Unio publikigis la plej novan raporton pri lokigo de rifuĝintoj. La raporto montras, ke la plano pri divido kaj lokigo de rifuĝintoj jam prokrastiĝis je unu jaro, membroj-landoj de Eŭropa Unio aŭ prokrastis, aŭ rifuzis plenumi sian promeson, kaj pro tio la celo lokigi 160 mil rifuĝintojn en septembro de 2017 estas eble seniluziiga.

La raporto diras, ke, de septembro de la pasinta jaro, kiam Eŭropa Unio metis sian planon pri divido kaj lokigo de rifuĝintoj, sume 5 651 rifuĝintoj estis translokitaj el Grekio kaj Italio en aliajn membroj-landojn.

Por atingi la antaŭfiksitan celon la membroj-landoj de Eŭropa Unio devos en la jaro 2017 lokigi 154 mil rifuĝintojn. Estas amaskomunikilo, kiu diris, ke la promeso de Eŭropa Unio probable forvaporiĝos.

Internacia teamo de enketo pri kraŝo de la pasaĝeraviadilo MH17 merkerde publikigis raporton dirante, ke la aviadilo estis trafita de misilo Buk, pafita el iu vilaĝo regata de porrusia kaj kontraŭregistara armita forto en la orienta Ukrainio. Pri tio rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron dirante, ke la enketo montris, ke la teamo tenis antaŭjuĝon al Rusio.

La enketo estis, post du jaroj, farita de la internacia teamo, kiun konsistigas funkciuloj el Nederlando, Malajzio, Britio kaj Usono.

La 17an de julio 2014, la flugo MH17 de la Malajzia Aerkompanio estis trafita de misilo en la orienta parto de Ukrainio apud la landlimo ĉe Rusio. Ĉiuj homoj en la aviadilo estis mortigitaj.

Merkrede somalia oficialulo informis, ke tiutage usona militaviadilo telestirata faris aeratakon al la meza parto de Somalio, kaj la operaco kaŭzis morton de dudek du somaliaj soldatoj kaj vundiĝon de dek ses.

En gazetara konferenco direktoro pri sekureca sekcio de la loka registaro de Galmudug en la meza parto de Somalio diris, ke en tiu tago usona telestirata aviadilo faris aeratakon al celobjetoj de la somalia ekstremisma organizaĵo "Al Shabaab", sed ĝi rezultigis amasmorton de somaliaj soldatoj. Tiu ĉi usona faro elvokis manifestacion inter somalianoj. Li aldonis, ke la usona armeo eble ricevis eraran informon; kaj Usono devus doni klarigon pri la afero.

Oni informis, ke Usono havas en Somalio siajn malmultajn militistojn, kies ĉefa tasko estas direkti kaj asisti la somalianojn en batalo kontraŭ la organizaĵo "Al Shabaab", kaj Usono ankaŭ ofte atakas la ekstremisman organizaĵon per telestirata aviadilo.

Merkrede la usona ministro pri defendo, Ashton Carter, proklamis, ke Usono ekspedis al Irako proksimume 600 soldatojn, por helpi al la lokaj tersurfacaj fortoj batali kontraŭ la ekstremisma organizaĵo "Islama Ŝtato" en la teritorio de Irako.

En tiutaga gazetara konferenco Carter diris, ke la celo de ĉi-foja multigo de soldatoj estas helpi al la irakaj sekurecaj trupoj kaj enirakaj kurdoj izoligi kaj subfosi la regadon de la organizaĵo "Islama Ŝtato" super la ĉefstabejo Mosul en Irako; sed la aldonitaj soldatoj respondecos nur pri militaj provizo, trejno, asisto kaj informado, ne rekte partoprenante en militaj operacoj.

Tio estas, depost aprilo de ĉi jaro, la triafoja ekspedo de soldatoj fare de Usono al Irako. Post tiu ĉi aldono de soldatoj la nombro de usonaj soldatoj garnizonantaj en la teritorio de Irako superis 5 200 homojn.

Ĉinio bezonas tiajn homojn, kiel Venki, juna, agema, honesta kaj diligenda.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin