Tomato kun Toŭfuo

(GMT+08:00) 2016-09-30 14:50:08     Redaktoro:Shanshan

 

La plado, kiu povas ne nur beligi sed ankaŭ maldikigi homojn, certe estas vaste ŝatata. La hodiaŭa frandaĵo Tomato kun Toŭfuo ja havas tiujn funkciojn. Eble iuj demandus "Kia estas la gusto de la miksaĵo de tomato kaj toŭfuo? Ĉu ĝi manĝeblas?" Ankaŭ mi havis la saman dubon antaŭ ol ĝin gustumi ĉe mia amiko. La unua mordaĵo ŝanĝis mian imagon. Ĉu vi estas scivolema pri la gusto? Do provu!

【Materialoj】: tomato 1

toŭfuo 150g

salo 4g

1.Pecigu tomaton kaj toŭfuon.

2. Enmetu pecetojn de tomato en poton kiam la kuir-oleo sufiĉe varmiĝas kaj kirlu ilin ĝis suko eliĝas.

3.Aldonu duon da salo en poton kaj kirlu.

4.Enmetu toŭfuajn pecetojn kaj kirlu, ĝis suko de tomato kovras la kuirataĵon.

5.Aldonu restan salon kaj 50ml akvon. Kirlu la aĵojn ĝis la akvo bolas. La plado estas preta!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin