Novaĵoj (Oktobro 03)

(GMT+08:00) 2016-10-03 16:55:21     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3-a de oktobro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke rekorda investo de Ĉinio en Usono en 2015; Kolombia referendumo malakceptas pacinterkonsenton kun la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio(RAFK). Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitos Makaon de la 10a ĝis la 12a de oktobro. Dum la vizito, li ĉeestos inaŭguron de la kvina ministra kunveno de Forumo pri Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro inter Ĉinio kaj Portugallingvaj Landoj.

Laŭ oficiala bulteno pri la eksterlanda rekta investo de Ĉinio en 2015, kiu estis publikigita lastatempe, en 2015 la rekta investo de Ĉinio al Usono kalkuliĝis al 8,029 miliardoj da usonaj dolaroj – rekorda sumo, okupante 5,5% de la totala sumo de la eksterlanda rekta investo de Ĉinio en tiu jaro.

Kolombio dimanĉe okazigis referendumon pri la pacinterkonsento, lastatempe subskribita de la registaro kaj la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio (RAFK). La rezulto de la referendumo montris, ke plejparto de la balotantoj malakceptis la pacinterkonsenton.

La rezulto post nombrado de 99,9% da balotiloj montris, ke 49,77% da voĉoj subtenas la pacinterkonsenton, dum 50,22% da voĉoj oponas ĝin. Laŭ preskribo de la kolombia parlamento, pacinterkonsento povas esti adoptita, nur kiam ĝi estas aprobita de almenaŭ 13% da voĉoj, kaj ili devas esti pli multaj ol la kontraŭaj.

Poste kolombia prezidento Juan Manuel Santos Calderón faris paroladon, agnoskante, ke la pacinterkonsento ne estas aprobita. Li tamen asertis, ke restas valida la interkonsento pri batalhalto kun la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio, kaj li aŭskultos opiniojn de la oponantoj kaj vokos al ĉiuj partioj subteni plu la pacan procezon de la lando.

Gvidanto de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio Rodriguez Londono diris tiutage en la kuba ĉefurbo Havano, ke lia organizo bedaŭras la rezulton de la referendumo, tamen ili sin devontigos plu al konservado de paco.

La referendumo estis rigardata kiel politika rivalado inter la registaro de Santos kaj la opozicia partio gvidata de eksa prezidento Álvaro Uribe Vélez. Kiel iniciatinto de pacintertraktado, Santos vokis al la kolombia popolo doni pozitivan voĉon en la referendumo por revenigi pacon. Sed la opozicia partio opiniis, ke en la pacinterkonsento la registaro tro multe kompromisas al la ribelaj fortoj, kaj tio estas maljusto por la viktimoj.

Brita ĉefministro Theresa May diris dimanĉe en jarkunveno de la Konservativa Partio en Birmingamo, ke la brita registaro komencos proceduron de la foriro el la Eŭropa Unio plej malfrue en la fino de la venonta marto.

May diris, ke Britio komencos la 50an artikolon plej malfrue en la fino de la venonta marto. Tiu artikolo estas grava enhavo de la Lisbona Traktato de la Eŭropa Unio, kaj komenciĝo de la artikolo markos oficialan prezenton de peticio pri la foriro de Britio.

May diris, ke komenciĝo de la proceduro estos decidita de la brita registaro mem kaj ne bezonos aprobon de la parlamento. Ŝi aldonis, ke la registaro proponos la Leĝon pri Granda Nuligo en la venontjara kunveno de la parlamento por nuligi Leĝon pri Eŭropa Komunumo, kiu permesis al Britio aliĝi al la Komunumo en 1972.

Junie de la kuranta jaro Britio decidis foriri el la Eŭropa Unio laŭ rezulto de referendumo. La brita registaro unue prezentos peticion kaj komencos la 50an artikolon de la Lisbona Traktato, se ĝi volus rekoni la foriron, dum la Eŭropa Konsilio atingos interkonsenton kun Britio pri venonta interrilato post intertraktado ene de du jaroj.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon dimanĉe publikigis deklaron per sia proparolanto, vokante al ĉiuj partioj akceli ratifon de la Pariza Interkonsento por validigi ĝin en frua dato de la kuranta jaro.

La deklaro diris, ke pro la oficiala ratifo en Hindio kaj aliaj 61 landoj, la partioj de la Pariza Interkonsento okupis proksimume 52% de la monda forcej-gasa emisiado, kio faris firman paŝon al la 55% bezonataj por validiĝo de la interkonsento.

Ban vokis al ĉiuj partioj akceli la ratifon por frue validigi la interkonsenton. Li diris, ke reago al klimatŝanĝiĝo estas tre grava por atingi la celojn de daŭripova disvolvado kaj krei prosperan, justan kaj loĝeblan estontecon.

Proksimume 200 partioj de la Kadra Konvencio de UN pri Klimatŝanĝiĝo akordiĝis pri la Pariza Interkonsento en la lasta decembro en Parizo. Ĝi estas la dua interkonsento pri klimatŝanĝiĝo kun deviga forto post la Kiota Protokolo, por la tutmonda agado post 2020.

Filipina prezidento Rodrigo Duterte dimanĉe diris, ke li jam ordonis detale ekzameni Interkonsenton por Plifortigo de Defenda Kunlaboro, kiun subskribis Filipinoj kaj Usono en 2014. Li aldonis, ke li ne eliminas la eblecon retiri la usonajn trupojn el Filipinoj.

Li faris la rimarkojn, kiam li ĉeestis lokan festivalon en la filipina urbo Bacolod. Li aldonis, ke la interkonsento estas nur oficiala dokumento, subskribita de tiama filipina ministro pri defendo Voltaire Gazmin, sen signaturo de tiama prezidento Aquino.

Li refoje vokis al la internacia komumuno ne interveni en internajn aferojn de Filipinoj nek klaĉi pri ĝia kontraŭnarkotaĵa batalo. Li ankaŭ asertis, ke li malfermos alian fronton de diplomatio kaj plifortigos la rilatojn kun Ĉinio kaj Rusio.

La siria registara armeo dimanĉe urĝis armitajn ribelulojn en la norda urbo Aleppo kapitulaci kaj sin retiri el la urbo kiel eble plej baldaŭ.

La Nacia Televido de la lando raportis, ke ĝenerala komandejo de la registara armeo promesis malfermi sekuran trairejon al la ribeluloj en Aleppo por ke ili iru el la regata regiono kaj la lokaj civitanoj povu reveni al la normala vivo. La registara armeo diris, ke se la ribeluloj konsentus sin retiri el Aleppo, la trupoj de Sirio kaj Rusio donos al ili ĉiujn necesajn helpojn.

La 22an de septembro la registara armeo publikigis deklaron, anoncante novan operacon kontraŭ la ribeluloj en Aleppo, kaj vokante al la lokaj civitanoj evakui la regionojn sub la regado de la ribeluloj. Poste la batalo eskaladiĝis. Lastatempe la registara armeo reprenis kelkajn distriktojn kaj industriajn regionojn el la mano de la ribeloj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin