Novaĵoj (Oktobro 04)

(GMT+08:00) 2016-10-04 17:10:51     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 4a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina-Eŭropa Civilizacia Dialogo okazis en Ateno; Usono haltigis intertraktadon kun Rusio pri batalhalto en Sirio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina-Eŭropa Civilizacia Dialogo lunde okazis en la greka ĉefurbo Ateno. Ĉirkaŭ 200 ĉinaj kaj eŭropaj registaraj gvidantoj, fakuloj kaj erudiciuloj ĉeestis la aktivecon. Pli ol dek famaj erudiciuloj kaj registaraj oficistoj emfazas necesecon plifortigi la civilizacian dialogon inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj prenotajn rimedojn, kiam la homaro alfrontas defiojn.

Liu Yunshan, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉeestis la aktivecon kaj faris paroladon.

Liu diris en sia parolado, ke Ĉinio kaj Grekio ambaŭ havas longan historion kaj brilan kulturon kaj faris neforviŝeblan kontribuon por la progreso de la homa civilizacio. Grekio estas naskiĝloko de la eŭropa civilizacio, kaj Ĉinio estas grava reprezentanto de la orienta civilizacio, interŝanĝo de la du civilizacioj akcelas disvolvadon de la du partioj.

Liu aldonis, ke la aktivaĵo estas evento de la kulturaj interŝanĝoj, kiu povas profundigi reciprokan komprenon kaj konfidon.

Pri diferencoj kaj konfliktoj de civilizacioj, Liu vokis al ĉiuj landoj fari pli da interŝanĝoj kaj dialogi kaj interkonsiliĝi per malferma kaj inkluziva spirito.

Greka ministro pri kulturo kaj sporto, Aristides Baltas, diris en sia parolado, ke Grekio geografie situas en la mezo de la oriento kaj la okcidento, kaj estas en la kruciĝo de diversaj kulturoj. Li aldonis, ke Grekio tre ĝojas, ke Ĉinio prenis ĝin kiel la unuan stacion de la civilizacia dialogo en Eŭropo.

Estro de Imperiestra Palaco Shan Jixiang montris, ke la iniciato de Ĉinio pri unu zono kaj unu vojo ne nur tuŝas ekonomian kaj komercan kampon, sed ankaŭ inkluzivas kulturan interŝanĝon kaj civilizacian dialogon. Li proponis establi novajn dialogajn sistemojn por profundigi interŝanĝon kaj kunlaboron.

Usono lunde deklaris haltigi la intertraktadon kun Rusio pri batalhalto en Sirio kaj prokrasti la militan planon bati teroristojn kune kun Rusio. En tiu tago Rusio asertis, ke Usono imputis malboniĝon de la siria situacio al Rusion.

Proparolanto de usona Ŝtata Departemento John Kirby lunde diris en iu deklaracio, ke Usono jam haltigis komunikadon kun Rusio pri la interkonsento de batalhalto en Sirio, kiu estis atingita en la pasinta monato. Li diris, ke Usono ankaŭ revokos personojn, kiuj estis senditaj por establi komunan institucion de la du landoj por bati teroristojn, tamen Usono ankoraŭ utiligos la sistemon de komunikado, kiu estis establita por eviti konflikton dum kontraŭterorismaj agadoj.

La proparolanto kritikis, ke Rusio malobservis promeson en la interkonsento pri batalhalto kaj ne volas aŭ ne povas garantii observon de Sirio pri la promeso.

Pri tio proparolanto de rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova lunde vespere diris al la mediatoj, ke la menciitaj rimarkoj de Usono montris, ke Usono ne povas plenumi la interkonsenton kun Rusio por solvi la sirian demandon, nek povas mildigi la humaneca situacio en Aleppo, eĉ nek povas fari distingon inter siriaj ribeluloj kaj teroristoj, tial Usono celas atribui la respondecon de tiuj malsukcesoj al Rusio.

Ankaŭ vicprezidanto de la rusa Dumao Sergey Releznyak asertis, ke la rifuzo de Usono pri kunlaboro montris, ke Usono ne vere volas batali kontraŭ teroristoj en Sirio, kaj tio kaŭzos serioziĝon de la siria situacio.

Lunde Eŭropa Unio publikigis deklaron kaj diris, ke EU prezentis proponon pri urĝa humanitara agado en Aleppo, Sirio.

La propono havas du enhavojn, unue garantii eniron de medicinaj varoj, akvo kaj manĝaĵoj al la orienta parto en Aleppo, due garantii retiri vunditojn el Aleppo, precipe virinoj, infanoj kaj maljunuloj. EU ankaŭ vokis al ĉiuj partioj krei necesajn kondiĉojn por la urĝa humanitara savado.

Siria nacia televido raportis lunde, ke almenaŭ 30 homoj estis mortigitaj kaj 90 estis vunditaj en sinmortiga bombatako en la edziĝa ceremonio en la nordorienta provinco Hasakah. En tiu tago ankaŭ la urbo Hama estis trafita de sinmortiga bombatako.

La televido raportis, ke la eksplodo okazis en iu edziĝa ceremonio de kurdo, kaj pro tio almenaŭ 30 homoj mortis kaj 90 vundiĝis. Ĝis nun neniu organizo deklaris respondeci pri la atako.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon lunde publikigis deklaron per sia proparolanto, vokante al ĉiuj partioj sinregi pri malakcepto de la pacinterkonsento en referendumo de Kolombio kaj eviti revenon al perforto.

La deklaro diris, ke kvankam la pacinterkonsento ne estas aprobita, tamen la kolombia registaro kaj la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio esprimis sin devontigi plu al fino de konflikto kaj konservado de paco, kaj Ban bonvenigas la asertojn.

Ban jam sendis sian specialan delegiton al la kuba ĉefurbo Havano por fari interkonsiliĝon kun diversaj partioj. Ban laŭdis koncernajn partiojn pro iliaj grandaj klopodoj por fini la konflikton kaj asertis, ke UN firme subtenas la klopodojn por la paco de Kolombio.

Kolombio dimanĉe okazigis referendumon pri la pacinterkonsento, lastatempe subskribita de la registaro kaj la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio (RAFK). La rezulto de la referendumo montris, ke plejparto de la balotantoj malakceptis la pacinterkonsenton.

Prezidanto de la Monda Banko Jim Yong Kim lunde alvokis, ke la tuta mondo devas antaŭenpuŝi la fortan ekonomian kreskon per akcelo de komerco kaj pliigo de investo al infrastrukturo kaj homaj resursoj por realigi la celon nuligi la ekstreman malriĉecon antaŭ 2030.

En tiu tago Jim Yong Kim faris paroladon en la instituto Brookings, dirante, ke la monda ekonomio alfrontas fortan kontraŭan venton, la ekonomia kresko estas ankoraŭ malrapida, kaj tio alportas grandan defion al nuligo de la ekstrema malriĉeco kaj akcelo de egala disvolvado.

La Monda Banko prognozis, ke pro malforta reprosperigo de la monda investo kaj malrapida kresko de la monda komerco, ĉijare la monda ekonomia kresko estos nur 2,4 procentoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin