Novaĵoj (Oktobro 06)

(GMT+08:00) 2016-10-06 17:32:08     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6-a de oktobro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke speciala sendito de ĉina prezidanto ĉeestis ceremonion por ekfunkciigi fervojon inter Adis-Abebo kaj Ĝibutio; ekvalidos la Pariza Interkonsento la 4an de novembro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede en la etiopia ĉefurbo Adis-Abebo okazis ceremonio pri finkonstruo kaj ekfunkciigo de la fervojo inter Adis-Abebo kaj Ĝibutio. Ĝin ĉeestis Xu Shaoshi, speciala sendito de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kaj estro de la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono, Hailemariam Dessalegn, ĉefministro de Etiopio, Ismail Omar Guelleh, prezidento de Ĝibutio, kaj Faure Essozimna Gnassingbé, prezidento de Togolando.

En sia parolo Xu Shaoshi diris, ke tio estas la unua translanda elektrizita kaj plej longa fervojo sur la afrika kontinento, kaj ankaŭ la unua elektrizita fervojo en Afriko, konstruita de Ĉinio, tute kun ĉinaj elementoj de teknika normaro, ekipaĵoj, monkolekto, konstruado, superrigardo, funkciado kaj administrado.

Merkrede ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon deklaris, ke la 4an de novembro ekvalidos la Pariza Interkonsento, kiu celas agadon kontraŭ klimatŝanĝiĝo.

En la deklaro Ban Ki-moon diris, ke merkrede estis atingitaj la du kondiĉoj por validigi la Parizan Interkonsenton, kaj ekvalidos la interkonsento la 4an de novembro. La forta subteno de la internacia komunumo ne nur pruvas la urĝecon por alpreno de agoj kontraŭ la klimatŝanĝiĝo, sed ankaŭ montras la necesecon de internacia kunlaboro kontraŭ la klimatŝanĝiĝo.

Ban Ki-moon alvokis, ke diverslandaj registaroj kaj sociaj rondoj ĉiuflanke plenumu siajn devojn laŭ la Pariza Interkonsento kaj tuj agu por redukti ellason de forcejaj gasoj kaj fortigi kapablon kontraŭ la klimatŝanĝiĝo.

Marde en la ĝenerala debato de la 67a Sesio de la Plenuma Komitato de la Alta Komisarejo de UN pri Rifuĝintoj, Ma Zhaoxu, ĉina konstanta reprezentanto en la ĝeneva oficejo de UN kaj en aliaj internaciaj organizoj en Svislando, eksplikis ĉinajn starpunkton kaj porpledon pri la problemo de rifuĝintoj.

Ma Zhaoxu diris, ke la nombro de rifuĝintoj estas plej granda post la Dua Mond-Milito pro influo el regionaj tumultoj, terorismo kaj neekvilibra disvolvado. Por solvi la problemon, diversaj landoj devas laŭ humanisma spirito liveri savadon kaj helpadon, fortigi politikojn kaj monsubtenon, efektive garantii dignon, sekurecon kaj aliajn bazajn interesojn kaj rajtojn de rifuĝintoj, solvi disputojn per dialogo kaj pliigi internacian kunlaboron.

Ma Zhaoxu diris ankaŭ, ke Ĉinio volas liveri humanitaran helpon al koncernaj landoj kaj internaciaj organizoj, fortigi kunlaboron kun la Alta Komisarejo de UN pri Rifuĝintoj, kune kun diversaj landoj antaŭenigi internacian protekton de rifuĝintoj kaj kiel eble plej frue kaj ĉiuflanke solvi la problemon de rifuĝintoj.

Merkrede Wu Haitao, ĉina konstanta vicreprezentanto en UN, alvokis, ke la internacia komunumo pli multe atentu pri nuligo de malriĉeco kaj rigardu ĝin kiel la unuan taskon por socia evoluado.

Tiutage Wu Haitao donis parolon en la ĝenerala debato pri socia evoluado, okazigita de la tria komitato sub la Ĝenerala Asembleo de UN, kiu respondecas pri socio, humanismo kaj kulturo. Li diris, ke nuligo de malriĉeco estas unu el la 3 kernaj celoj en la kampo de socia evoluado, elmetitaj de la pintkunveno pri monda socia evoluado, kaj la unua celo el la 17 celoj de la programoj por daŭripova evoluado 2030. Tial diversaj landoj devas rigardi ĝin kiel prioritaton de politiko kaj kun pli firma decidemo kaj pli granda peno laŭdate, eĉ antaŭdate atingos la celon.

Wu Haitao diris, ke Ĉinio ĉiuflanke komencis la laboron pri la programoj por daŭripova evoluado 2030 kaj enmetis ĉiujn celojn de la progamoj en la ŝtatan ĝeneralan planon de disvolvado.

Tiutage okazis la plena kunveno de la 71a Ĝenerala Asembleo de UN kaj en la kunveno oni diskutis kaj ekzamenis la raporton pri laboroj de ĝenerala sekretario de UN. Wu Haitao diris, ke la internacia komunumo devas kunordigi agojn por kune trakti mondajn defiojn sur la alteco de konstruado de la komunumo de komuna sorto de la homaro.

Li diris, ke Ĉinio volas kune kun divesaj membrolandoj de UN firme praktiki plurismon, sin dediĉi al protektado de principoj de la Ĉarto de UN, stimuli UN ludi pli grandan rolon en internaciaj aferoj kaj senĉese antaŭenpuŝi pacon, evoluadon kaj prosperon de la homaro.

Merkrede la rusa registaro deklaris portempan haltigon de la interkonsento, subskribita de Rusio kaj Usono septembre de 2013, pri scienca esplorado kaj kunlaborado en la kampo de nuklea energio, responde al serio da sankcioj kontraŭ Rusio fare de Usono en la lastaj jaroj.

Tiutage en sia oficiala retejo la rusa registaro publikigis deklaron, kiu diras, ke la sankciaj rimedoj, alprenitaj de Usono kontraŭ Rusio, jam influis la disvolvan direkton de la kunlaboro. Ankaŭ la rusa ŝtata atomenergia kompanio anoncis tiutage haltigon de la interkonsento subskribita kun la usona departemento pri energio decembre de 2010 pri scienca esplorado kaj kunlaborado en la kampo de nuklea energio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin