Novaĵoj (Oktobro 07)

(GMT+08:00) 2016-10-07 18:55:58     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7-a de oktobro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Internacia komunumo pozitive taksas validiĝon de Pariza Interkonsento; Yi Gang: ĉina ekonomio estas pli stabila ol antaŭe. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede UN deklaris, ke la Pariza Interkonsento pri klimatŝanĝiĝo oficiale validiĝos en la 4a de novembro. La internacia komunumo donis pozitivan takson pri tio. Diverslandaj registaroj unuanime opinias, ke necesas forta internacia kunlaboro por trakti klimatajn ŝanĝiĝojn.

Ĵaŭde, proparolanto de la franca Ministerio de Eksterlandaj aferoj diris, ke EU kaj 7 landoj, inkluzive de Francio, prezentis dokumenton pri ratifo de la Pariza Interkonsento merkrede. En malpli ol unu jaro post la Konferenco de Klimat-Ŝanĝiĝo en Parizo, la interkonsento validiĝos kaj tio estas senprecedenca rapido ĉar la internacia interkonsento koncernas multajn landoj. Francio klopodos plu por akiri pli vastan partoprenon en la Pariza Interkonsento.

Prezidanto de la Pariza Klimatŝanĝiĝa Konferenco, franca ministro pri ekologio, daŭripova disvolvado kaj energio Ségolène Royal diris, ke la oficiala validiĝo de la Pariza Interkonsento simbolas "historian momenton", kaj Francio estas ĝoja kaj fiera kiel prezidantolando de la konferenco pri klimatŝanĝiĝo.

Plenuma ĉefo de Medio-Programo de UN Erik Solheim lastatempe esprimis dankon al Ĉinio pro ĝia pozitiva rolo en akcelo de la Pariza Interkonsento kaj gvida rolo en tutmonda medio-regado. Solheim diris, ke septembre ĉi-jare kiel la plej grandaj du ekonomioj de la mondo, Ĉinio kaj Usono ratifis la Parizan Interkonsenton kaj tio forte antaŭenpuŝis validiĝon kaj efektivigon de la interkonsento. Li opiniis, ke Ĉinio mildigas klimatajn ŝanĝiĝojn kaj aerpoluciadon per verdaj teknikoj kaj akcelas verdan enlaborigon kaj ekonomian kreskon, kiuj estas spertoj lernindaj de aliaj landoj.

Ĵaŭde en la jarkunveno de la Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko okazinta en Vaŝingtono, vicestro de la Ĉina Popola Banko Yi Gang diris, ke la ĉina ekonomio estas pli stabila ol antaŭe, sukcesa transformiĝo de la ĉina ekonomio faros pliajn kontribuojn al kresko de la monda ekonomio. Samtempe li plene eksplikis starpunktojn pri leviĝo de komerca protektismo kaj suspekto pri tutmondiĝo. Yi diris, ke la ĉina malneta enlanda produkto kreskas je la rapido inter 6,5% kaj 7%, se sukcesos ekonomia transformiĝo de Ĉinio, ĝi faros pliajn kontribuojn al kresko de la monda ekonomio.

Yi diris, ke en la pasinta kaj kuranta jaroj, konsumado kontribuis 70% por la ĉina ekonomia kresko. Tio estas granda progreso. Pri suspekto al tutmondiĝo kaj tendenco de komerca protektismo, Yi diris, ke li mem estas subtenanto de libera komerco. Retrorigardante la historion, komerca protektismo neniam longe daŭris kaj la opono kontraŭ tutmondiĝo estas portempa.

Ĵaŭde en Ĝenevo speciala sendito de UN pri la siria demando Staffan de Mistura diris en la gazetara konferenco, ke la decido de Usono kaj Rusio pri ĉesigo de duflanka intertraktado pri siria armistica interkonsento estas "serioza malprogreso".

Staffan de Mistura diris, ke la situacio de Sirio, precipe de ĝia norda urbo Aleppo estas tre urĝa. Laŭ la nuna tendenco, orienta Aleppo estos komplete ruinigita antaŭ ĉi-jara Kristnasko. Por eviti pluan damaĝon al civitanoj, li alvokis, ke la militantoj en orienta Aleppo sin retiru.

Tiutage rusa eksterlandafera ministro Sergei Lavrov diris, ke ĉar Usono ne povas distingi siriajn opoziciulojn kaj teroristojn, la interkonsento de Rusio kaj Usono pri siria demando portempe ne estis efektivigita, tamen Rusio kaj Sirio volas plenumi regulojn de la interkonsento rilatajn al si mem, inkluzive de garantio de militpaŭzo. Samtempe Rusio kaj Sirio volas ĉiuflanke garantii transportadon de humanitaraj materialoj laŭ la interkonsento.

Lavrov diris ankaŭ, ke estas bedaŭrinde, ke Usono proklamis ĉesigi intertraktadon kun Rusio pri la siria demando. Tamen Usono diris, ke ĝi ne rifuzos plurflankan kunlaboron.

EU repatrujigos amason da afganaj rifuĝintoj nekvalifikitaj

Merkrede en Bruselo fermiĝis la 2-taga internacia kunveno pri afgana demando. Dum la kunveno EU kaj Afganio okazigis altnivelan dialogon pri rifuĝintoj kaj atingis konsenton pri repatrujigo de rifuĝintoj, kiuj ne estas kvalifikitaj por peti ŝirmadon.

En la 2a de oktobro, EU subskribis interkonsenton kun Afganio, kiu diris, ke la afgana registaro promesis akcepti afganajn rifuĝintojn repatrujigitajn de EU pro malkonformo al kondiĉoj por ŝirmado. La du flankoj kompakte kunlaboros por enorde kaj sekure fari la repatrujigon.

Ĵaŭde ĝenerala sekretario de la Ligo de Arabaj Landoj Ahmed Abul-Gheit publikigis deklaron, urĝante Turkion respekti ŝtatan suverenecon de Irako kaj ĉesigi asertojn komplikantajn la situacion.

En la deklaro Ahmed Abul-Gheit reasertis koncernajn rezoluciojn aprobitajn en la pintkunveno de la Ligo de Arabaj Landoj en Nouakchott julie pri protekto de regiona sekureco kaj teritoria integreco. Li esperis, ke Turkio kaj Irako ĉesigu pluapaŝan malboniĝon de la streĉitaj rilatoj inter si.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin