Interveno de UEA ĉe UN en Ĝenevo

(GMT+08:00) 2016-10-10 15:08:44     Redaktoro:Ĝoja
Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo ĉeestis la 9-an sesion de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP, 11-15 julio 2016).

Keller intervenis pri la tagorda punkto 7: La celoj de la daŭripova evoluo kaj la rajtoj de indiĝenaj popoloj. Li atentigis pri la signifo de konoj de indiĝenaj popoloj pri naturo, konservado de la vivdiverseco, kiuj estas pluportataj per iliaj lingvoj. Li substrekis, ke la biologia kaj lingva diversecoj estas nedisigeblaj.

Li citis partojn el la Deklaracio de la 64-a Konferenco de Ne-Registaraj Organizaĵoj, organizita de UN en Bonn, Germanio (2011), pretige al la konferenco "Rio+20". Tiam, Keller sukcesigis kun sia teamo akceptigi en pluraj frazoj de la Deklaracio ĉiujn proponojn de UEA pri lingvaj rajtoj kaj Esperanto, eĉ du kompletajn alineojn, el kiuj li citis tiun: "Ni alvokas pri la respekto kaj inkludo de la etnaj lingvoj en la eduka sistemo, ĉar tiuj entenas informojn pri la komplekseco de la naturĉirkaŭaĵo, kaj alvokas pri la konsidero de la ebleco utiligi neŭtralan internacian lingvon, facile lerneblan."

Li subtenis la intervenojn de aliaj reprezentantoj, kiuj parolis pri la graveco de gepatralingva edukado kaj pri la malrespekto de lingvaj rajtoj de indiĝenoj. En la tutsemajna sesio, per diverslingvaj informiloj, en personaj kontaktoj kaj en sia alparolo, Stefano Keller zorgis pri abunda informado pri UEA, Esperanto, la Esperanto-Tago/Lingva justeco kaj la 101-a UK.

La parolo de Stefano Keller

Universala Esperanto-Asocio (UEA)

Interveno dum la 9-a sesio de

Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP),

Palaco de Nacioj, UN, Ĝenevo, 11-15 julio 2016 - je merkredo, 13-a de julio 2016.

Tagorda punkto 7:

La celoj de la daŭripova evoluigo kaj la rajtoj de indiĝenaj popoloj.

Sinjorino Prezidanto, karaj reprezentantoj de indiĝenaj popoloj, karaj partoprenantoj, saluton!

Mia nomo estas Stefano Keller, mi reprezentas Universalan Esperanto-Asocion (UEA), la mondan organizaĵon de la parolantoj de Esperanto, la lingvo internacia, justa kaj neŭtrala.

Paroli pri daŭripova evoluo ne signifas paroli nur pri nia naturmedio, sed ankaŭ konsideri la lokon kaj rolon de la homo en sia ĉirkaŭaĵo. Tio pli specife koncernas la indiĝenajn popolojn, iliajn tradiciajn konojn, vivmanierojn, kulturojn, lingvojn kaj ilian rilaton kun la naturo, en kiu ili vivas.

Ni ĉiuj devus konscii pri tiu fakto, ke la biologia kaj lingva diversecoj estas nedisigeblaj, interkonektitaj kaj unu de la alia dependantaj. Perdo de tradiciaj konoj pri la vivdiverseco, kaŭzita de la malriĉiĝo de la lingva diverseco estas tre zorgiga, ĉar ambaŭ diversecoj estas esencaj kondiĉoj por la pluekzisto de la biologia diverseco, por la pluekzisto de ni ĉiuj.

Mi ŝatus memorigi pri du alineoj el la Deklaracio de la 64-a Konferenco de Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO), organizita de UN en 2011, en Bonn, Germanio (1), pretige al la konferenco "Rio+20" en 2012, pri daŭripova evoluo:

(Ni, la NRO-j) « […] devontigas nin antaŭenigi la respekton pri la diversecoj kultura, lingva kaj etna, kaj motivi pri solidareco kaj reciproka helpado inter la popoloj, inkluzive la indiĝenajn popolojn [...]»

Kaj jen kompleta alineo el la Deklaracio, kiun proponis Universala Esperanto-Asocio:

« Ni alvokas por respekto al kaj inkluzivo de etnaj lingvoj en la eduka sistemo, ĉar tiuj lingvoj entenas la kompleksecon de siaj rilataj naturmedioj; kaj por konsidero de la potencialo de neŭtrala internacia lingvo, kiu kombinas facilan ellernadon kaj klarecon kun neŭtraleco, kaj tial konsidereblas kiel esence daŭripova. »

Pluraj intervenantoj de ĉi tiu 9a sesio de EMRIP substrekis la gravecon kaj necesecon de tio, ke la labordokumentoj disdonataj dum la kunsido estu disponigataj en ĉiuj 6 oficialaj lingvoj de UN, kaj ne nur en la angla lingvo, kiel plej ofte okazas. Aliaj atentigis pri la graveco de edukado en la gepatra lingvo kaj pri la problemoj ligitaj al la malrespekto al la lingvaj rajtoj de la indiĝenaj popoloj. Ni subtenas tiujn intervenojn!

Laŭ tiu strebado al justa komunikado, en kiu la egaleco de ŝancoj de la interparolantoj estas respektata, okazos la 26an de julio, la tutmonda festado de la Esperanto-Tago, tago de lingva justeco (2). Je tiu tago antaŭ 129 jaroj estis publikigita la unua libro pri la lingvo internacia, Esperanto.

Se vi ŝatus sperti tian eventon, en kiu la komunikado kaj kontaktoj inter la membroj de diversaj

popoloj okazas en respekta kaj egalrajteca maniero, reciproke riĉigante, ni invitas vin viziti la 101an

Universalan Kongreson de Esperanto (3) en Nitro, Slovakio, inter la 23a kaj 30a de julio 2016, kiu

havos pli ol 1'200 partoprenantojn el 60-o da landoj. Ĉeestos tie parolantoj de preskaŭ 100 diversaj

gepatraj lingvoj. Tiu granda monda renkonto de popoloj diskutos - sen lingvaj bariloj, nek bezone de

interpretistoj - la temon: «Socia justeco – Lingva justeco». La sola oficiala lingvo utiligota en tiu

kongreso estos Esperanto, kiun ĉiu partoprenanto komprenos kaj parolos. Vi estas elkore kaj fratece

invitataj sperti tiun interesan kaj riĉigan etoson!

Dankon pro via atento.

Kaj grandan dankon al la interpretistoj por ilia grava laboro!

Esperanta versio: Stefano Keller

Ligilo de versioj de multaj lingvoj:http://www.linguistic-rights.org/eventoj/#EMRIP9   

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin