Preciza helpado al malriĉuloj

(GMT+08:00) 2016-10-10 13:31:17     Redaktoro:Xiong Linping

Sub tiu konstruoficejo de la distrikto Hailar de la urbo Hulun Buir, Interna Mongolio, kiu situas nordokcidente de Hailar, estas administrataj kvin vilaĝoj. La plejparto de la vilaĝanoj vivtenas sin ĉefe de bredado de bovoj kaj ŝafoj. En 2016 la oficejo starigis al si produktobazon celatan al preciza helpado al malriĉuloj. Kaj ĝi, per siaj produktaj programoj kaj monrimedoj, kunlaboras kun helpemaj societoj, bonfaraj institucioj kaj aliaj organizoj. Ĝia celo estas fari hematopoezon kaj sangotransfuzon al mizeraj familioj en la tuta distrikto.

Wang Jian, vicsekretario de la partia laborkomitato en la oficejo kaj direktoro de la oficejo, informis al raportisto, ke en la regiono mastrumata de la oficejo troviĝas kvindek malriĉaj familioj kun okdek ses homoj, kiuj okupas 52% de la malriĉuloj en la distrikto Hailar. Komence de ĉi jaro la oficejo jam registris, post esplorado, ĉiujn homojn vivantajn sub la linio de malriĉeco. Kiel helpi mizerajn familiojn liberiĝi de povreco? Wang Jian informis al la raportisto:

"Ni havas tri rimedojn por nuligi la povrecon: unue, en nia produktobazo ni proponas laborlokojn al tiuj malfacilaj familioj, kiuj havas kapablon labori; due, por tiuj laborkapabluloj, kiuj ial ne povas iri aliloken lukri, ni senpage helpas konstrui forcejojn en aŭ ĉe iliaj kortoj; kaj trie, al tiuj maljunuloj, malsanuloj kaj handikapuloj, kiuj perdis laborkapablon, ni apogas ilin per profito el la produktobazo kaj per aliaj monrimedoj. Kaj per ĉio ĉi tio ni atingos la celon de hematopoezo kaj sangotransfuzo kaj fine neniigos malriĉecon el la tuta distrikto."

Sed kiel kontentigi la postulon de monrimedoj en helpado al senigo de malriĉeco. La gvidtavolo de la produktobazo konsciis, ke ne eblas preni la helpajn monrimedojn de la registaro kiel unikan fonton, kaj por solvi la problemon oni devas kutimiĝi al la pensmaniero de la interreto tagon post tago energie evoluanta. Wang Jian indikis:

"Kiel oni scias, ne eblas fari entreprenon sen kapitalo, kaj ankaŭ ne eblas dependi nur de monasigno de registaro. Por efike solvi tiun ĉi problemon ni starigis al ni fonduson por ekzakta senigo de mizero. Por arigi monon ni novigis nian labormanieron, almenaŭ en tiuj du flankoj: unue, por arigi monon en landskala ret-platformo ni iniciatis al la tuta socio la bonfaran programon, per kiu nia oficejo faras ekzaktan helpadon al mizeruloj, kaj due, eĉ pli grave, per tiu tutlanda platformo ni faras reklamon kaj turisman diskonatigon por la urbo Hulun Buir, la distrikto Hailar, kaj por nia konstruoficejo mem, kiu celas nur liberigi homojn de malfacilaĵoj.

Kun la arigita mono, do ekestis kuraĝo liberigi mizerajn familiojn de la situacio de malfeliĉo. La hejmo de onjo Wang Yalan situas en la vilaĝo Kooperado sub la konstruoficejo. Ŝia edzo, malfeliĉe, forpasis julie de ĉi jaro. Origine ŝia familio vivtenis sin de bredado de bovoj, sed ĉi-jare la prezo de bovaĵo multe malaltiĝis, kaj tial la enspezo de la familio draste reduktiĝis. En tia stato la produktobazo helpis la onjon Wang konstrui legoman forcejon, kaj per tio ŝi havas novan fonton de enspezo. La nova vivo donis apogilon al la onjo Wang:

"Origine mi bredis kelkajn bovojn, sed el tio mi ne povis gajni monon. Kaj nun la registaro min helpis per konstruo de legoma forcejo, kaj eĉ per aldono de novaj mebloj al mia loĝejo. Nun ĉio estas en ordo."

Ĉar la vilaĝo Kooperado situas ĉirkaŭurbe, do la legomkultivado ĝuste kontentigas la bezonon de la urbanoj pri freŝaj legomoj, kaj tio pufigas la monujojn de la legomkultivistoj.

Wang Jian diris, ke nun la vilaĝanoj aktivas fervore kaj treege subtenas diversajn taskojn distribuitajn al ili de la produktobazo. Li indikis, ke la aktiveco de la malfacilaj familioj estas ja granda laŭdo al ilia laboro pri preciza senigo de mizero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin