La perspektivoj de muzik-instruado kaj okcidenta opero en Ĉinio

(GMT+08:00) 2016-10-11 16:14:41     Redaktoro:Li Lu

----Intervjuo kun itala tenoro Fabio Serani

La Artkolegio de Kunming estas supozeble konata pro ĝia oftaj esperantaj aranĝoj. Lastajn jarojn la Artkolegio dungis sinsekve eksterlandajn instruistojn por fortigi sian oferon pri okcidenta muziko kaj aliaj fakoj. Inter la nunaj 8 eksterdungitoj estas Fabio Serani, tenoro kaj kant-instruisto el Italio. Lastatempe li akceptis la intervjuon de Madella Alessandra, sia samlandanino, instruistino dungita ankaŭ de la kolegio, kaj samtempe korespondanto de Ĉina Radio Internacia. Dum la intervjuo Fabio Serani parolis pri la perspektivoj de muzik-instruado kaj okcidenta opero en Ĉinio, kaj pri sia interesiĝo pri Esperanto.

Direblas ke Fabio Serani tute hazarde eniris en la faman Konservatorion Santa Cecilia en Romo. Je tio lia patro preskaŭ havis infarkton, ĉar la filo tiam brile pasis ankaŭ la enirekzamenon por la inĝenieria fako de la universitato La Sapienza en Romo. Sed li elektis sekvi sian pasion por kanto kaj spektaklo, kiu gvidis lin ekde infaneco. Bonŝance li povis studi kun iuj el la plej grandaj vivantaj sopranoj, kiel Renata Scotto kaj Daniela Dessi, kun la tenoroj Gianni Bavaglio kaj Michael Sylvester, kaj kun la argentina pianisto Rolando Nicolosi, kies ĉina famo senegalas. Li opere debutis kun CARMEN en 2009, kaj ekde tiam li kantis operojn en multaj italaj kaj eksterlandaj teatroj. Fabio konigis,

"En 2015 mi gajnis la internacian konkurson de la Roma muzikfestivalo. Kaj ĉi tie la Artkolegio de Kunming afable donis al mi libertempon por aperi kiel ĉefa kantisto en roma produktado de RUSTIKA KAVALIRECO (CAVALLERIA RUSTICANA) de Pietro Mascagni. Dum ĝi mi havis la plezuron labori kun la fama reĝisoro Enrico Stinchelli, muzika kritikisto de la itala radi-televido RAI. Kaj mi ĵus estis selektata por la ĉefa rolo en MASKERADA BALO (BALLO IN MASCHERA) de Giuseppe Verdi fare de la Eksperimenta Lirika Teatro de Spoleto, kies intereso estas mondskale unu el la plej grandaj honoroj por junaj operaj kantistoj."

En 2009 la Konservatorio Santa Cecilia faris turneon, kaj li kantis la meson de Schubert en la Nacia Centro de Spektaklaj Artoj en Pekino. Sed litere direblas ke Marco Polo malfermis al li la pordojn de Ĉinio. Fakte en 2012 li estis selektita por itala, aŭstra kaj kroata kunproduktado de la opero MARCO POLO fare de la itala komponisto Daniele Zanettovich, el urbo Triesto. Ili prezentis ĝin en la bele moderna teatro de la kroata urbo Rjieka. Li tiam ekkonis la grandan latvian baritonon Valdis Jansons, kiu poste kantis la ĉefan rolon de CARMEN en la ĉina urbo Chengdu. Fabio Serani diris:

"Li proponis al mi aŭdicii por la "I Sing!" Suzhou Internacia Festivalo de Junaj Artistoj, sub la arta direktado de la fama ĉin-usona kantisto Hao Jiang Tian. Estis tute mojosa sperto. En 2014 kaj 2015 ni baziĝis en Suzhou, sed ankaŭ kantis en Pekino por la klasik-muzika kanalo de la ĉina televido, CCTV 15. Ni prezentis modernan aranĝon de la fama ĉina tradicia kanto BELA JASMENO, kiu miksiĝis kun la fina koruso de la opero TURANDOT de Giacomo Puccini. Ĉi-jare ni povis kunlabori kun la fama ĉina orkestrestro Yu Long en Shanghai. Krome en 2015 Rolando Nicolosi kunportis min en turneo en la nordon de Ĉinio."

Pri la okcidenta opero en Ĉinio, li opinias, ke Ĉinio estas lando, en kiu opero daŭre kreskas. Italio nun fortranĉas kultur-investojn. Male Ĉinio plialtigas ilin kaj ebligas realigi produktadojn, kiuj en Italio ne plu eblus. Ekzemple oni povas mencii la grandajn oper-produktadojn de la Nacia Centro de Spektaklaj Artoj, kun fremdaj kaj ĉinaj artistoj kun spertoj de studado kaj laborado je la plej altaj internaciaj niveloj.

"Ankaŭ en Kunming estas potencialo por granda kresko, kiel mi povas vidi de la pasio brulanta en la okuloj de miaj gestudentoj. La riĉaj teknikaj ekipaĵoj de la teatroj, kiujn mi vidis ĝis nun, konsentus realigi modernajn reĝisoradojn, samtempe respektante la klasikajn tradiciojn. Iuj el la voĉ-tembroj de miaj gestudentoj estas tre raraj kaj aprezataj en eŭropaj teatroj. Sed por kultivi ilian naturan talenton bezonatas zorga studado de lirika kanto kaj de la itala lingvo, kaj la ebleco daŭre konfrontiĝi kun la ekzemplo de bonaj eksterlandaj gekantistoj."

Tiucele la Artkolegio invitis la italan sopranon Michela Varvaro instrui mallongan perfektigan kurson kaj planas daŭrigi sian internacian strebon en tiu senco.

En Kunming Fabio Serani konatiĝis kun la juna, ege talenta orkestrestro Hu Xingyu. Kun kiu li esperas povi kunlabori estonte por realigi festivalon de klasika muziko en Yunnan. Dank'al Hu li konatiĝis kun alia fama orkestrestro Zhu Qiyuan, kiu ofte venas al Kunming por gvidi la lokan simfonian orkestron. Ili vidas grandajn perspektivojn por la plia kreskado de okcidenta klasika muziko en Kunming.

Instruante en la Artkolegio, kies estro estas esperantisto kaj ofte invitas internaciajn

esperantajn aranĝojn, Fabio Serani paorlis pri sia interesiĝo pri lingvistiko kaj esperanto:

"Mi ekaŭdis pri Esperanto en Italio, studante por ekzameno pri lingvistiko en la universitato Romo III, kie mi studis kaj instruis en la Departmento de Arto, Muziko kaj Spektaklo. Mi ekscivolemis kiam mi aŭdis ke Esperanto estas preskaŭ la dua oficiala lingvo de la Artkolegio, post la ĉina. Do mi informiĝis kaj mi ekkomprenis ion pli pri la internacia lingvo kaj ĝia kerna ebleco meti ĉiujn kunparolantojn sur la saman nivelon de egaleco. Ĉiuj fremdlandaj instruistoj de la Artkolegio ricevis lernolibron kaj ni ekstudis ĝin iomete. Mi opinias ke Esperanto povas doni aliron al pli vastaj kulturaj sferoj. En tiu ĉi senco, se vere okazos ia esperanta aranĝo en Kunming estonte. Ĝi povus esti bonega ŝanco por Kunming gastigi evetno je monda resono kaj por la kolegio pli famiĝi dank`al

ŝanco por Kunming gastigi eventon je monda resono kaj por la kolegio pli famiĝi dank'al sia Esperanta agado. "

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin