Fotoj pri atingoj de virina afero de Ĉinio

(GMT+08:00) 2016-10-12 10:37:11     Redaktoro:Mirinda

Ĉinio akiris evidentajn efikojn en akcelo de seksa egaleco kaj virina disvolvado. Virinoj ĝuas egalan ŝancon por ŝtataj kaj sociaj aferoj kaj elagan enlaborigan ŝancon. Ĉinio senĉese perfektigas leĝsistemon por garantii virinajn rajtojn kaj interesojn. La sana nivelo de virinoj plue altiĝas.

1、8an de majo, 2011, kelkaj laboristinoj en fabriko de industria ĝardeno de gubernio Wannian, Jiangxi-provinco. Pli kaj pli da profesie trejnataj kamparanoj estis dungitaj. (China Intercontinental Press)

2、Specialistoj el Xinjiang-a Internacia Administracio por Ekspoziciaj Aferoj instruis brodan teknikon al virinoj de vilaĝo N-ro. 15 de Haohan-gubernio de urbo Kashgar, 2014. (Ĉina Radio Internacia/ Tong Xinxin)

3、Kuracistino Yu Chunqing de la 26a ĉina medicina teamo helpanta al Tanzanio donis ekzamenon al nove naskitaj beboj en insulo Pemba de Tanzanio, 12an de julio, 2016. (Xinhua/Zhou Xiaoxiong)

4、Kuracistino eksplikas sciojn pri mamnutrado al junaj patrinoj en urbo Liuzhou de Guangxi-a Zhuang-eta Aŭtonoma Regiono, 8an de aŭgusto, 2011. La leĝa forpermeso por akuŝo kaj prizorgo de bebo estas 98 tagoj en Ĉinio. (Xinhua)

5、Volontulino Xia Yiqiong (maldekstre la unua) de Xinhua-loĝkvartalo de la urbo Hefei, Anhui-provinco eksplikis al urbanoj sciojn pri leĝo kontraŭ familia perforto, 6an de marto, 2016. (Xinhua/Zhang Duan)

6、Gastoj al la virina pintkunveno de G20 aprecis paper-tondaĵojn en Xian, Shaanxi-provinco, 25an de majo, 2016. (cnwest.com)

7、Mao Ping, estro de la 13a ĉina pacprotekta medicina teamo en Libano ricevis la titolon "Elstara Virino", donitan de libana ĉefministro, pro sia eminenta kontribuo dum la misio, 21an de novembro, 2015. (Wei Kefan)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin