Novaĵoj (Oktobro 14)

(GMT+08:00) 2016-10-14 16:56:06     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 14a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi urĝas Ĉinion kaj Vjetnamion solvi maran demandon per interkonsiliĝo; inaŭguriĝis la 71a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde vokis al Ĉinio kaj Vjetnamio solvi la demandon de la Suda Ĉina Maro per duflanka interkonsiliĝo.

Xi faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun vjetnama ĉefministro Nguyen Xuan Phuc, dirante, ke la komunaj interesoj inter la du landoj estas pli grandaj ol la diferencoj. Li diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio devas solvi siajn diferencojn kaj antaŭenigi maran kunlaboron per amika intertraktado.

Xi diris, ke la du flankoj devas uzi la nunan mekanismon de intertraktado, ekzemple la interparolo pri landlimoj inter la du landoj, por aktive antaŭenpuŝi la sekvan laboron de komuna esploro de akvoj ekster la golfo Beibu. Li vokis al la du landoj atingi esencan progreson en la komuna ekspluato de vastaj kampoj de la Suda Ĉina Maro en frua dato kaj turni marajn defiojn en ŝancojn de kunlaboro.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio subtenos Peruon en gastigo de la venonta Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

Xi diris al vizitanta perua prezidento Petro Pablo Kuczynski, ke Ĉinio volas labori kun la latin-amerika lando por fari pli grandan kontribuon al la azi-pacifika kaj tutmonda ekonomia kresko per la kunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro

La 24a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro okazos novembre en la perua ĉefurbo Limo. Kuczynski diris, ke Peruo atendas sukcesan kunvenon kun la subteno de Ĉinio.

Komuna deklaro publikigita post la renkontiĝo inter la du ŝtatestroj diris, ke Peruo varme bonvenigas prezidanton Xi ĉeesti la kunvenon kaj fari oficialan viziton al la lando.

Kuczynski faras sian unuan eksterlandan viziton al Ĉinio de lundo ĝis vendredo. Kuczynski diris al Xi, ke la vizito montras la admiron de la perua popola al Ĉinio pro ĝiaj atingoj en sendependa disvolvado.

Dum la renkontiĝo, la ĉina prezidanto vokis al la du landoj daŭrigi altnivelan kontakton kaj grandigi interŝanĝojn inter registaroj, inter politikaj partioj kaj inter leĝdonaj organoj kaj sur lokaj niveloj por firmigi la politikan fundamenton de la longperioda amikeco.

Marde ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi laŭinvite faris telefonan interparolon kun sud-korea kolego Yun Byung-se.

Wang diris, ke Ĉinio jam esprimis, ke ĝi oponas kontraŭ la nuklea provo de Nord-Koreio. Ĉinio konsentas necesajn reagojn, faritajn de la Sekureca Konsilio de UN, kaj samtempe alvokas, ke diversaj flankoj trankviliĝu kaj sin detenu por eviti alprenon de agadoj, kiuj eble streĉos la nunan situacion. Solvado de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo devas reveni al dialogado.

Wang reasertis, ke Ĉinio oponas la lokadon de la antimisila sistemo THAAD fare de Usono en Sud-Koreio. Li urĝas Sud-Koreion respekti la zorgon de Ĉinio kaj singarde fari decidon.

Marde posttagmeze en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko inaŭguriĝis la 71a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, kun la temo "celo de daŭrigebla disvolvado: komunaj klopodoj por ŝanĝo de nia mondo".

En la sama tago en la halo de la Ĝenerala Asembleo de UN, Peter Thomsen el Fiĝio ĵure enoficiĝis kiel la nova prezidanto de la Ĝenerala Asembleo. Farante parolon, li diris, ke la Ĝenerala Asembleo daŭre klopodos por akceli pacon kaj batalon kontraŭ terorismo, solvi demandon de rifuĝintoj, malstreĉi humanitaran krizon kaj tiel plu, por antaŭenpuŝi la internacian socion plenumi la daŭripovan disvolvan tagordon.

Ĉinio kaj Hindio okazigis novan interkonsiliĝon pri armila regado marde en Nov-Delhio. Wang Qun, ĝenerala direktoro de la Armil-Rega Departemento de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kaj Amandeep Singh Gill, komuna sekretario pri malarmado kaj internacia sekureco de la hinda Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kunprezidis la interkonsiliĝon.

La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri demandoj de komuna intereso. Rilate la grandigon de la Grupo de Nukleaj Liverantoj, la ĉina flanko konigis ĉi-rilatajn diskutojn de la grupo kaj principan starpunkton kaj persiston de Ĉinio pri tiu demando. Samtempe, la ĉina flanko aŭskultis opiniojn de Hindio rilate al la Traktato pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj kaj aliĝo al la Grupo de Nukleaj Liverantoj kaj promesis transdiri la opiniojn al membroj de la grupo.

La du flankoj konsciis, ke estas multflanka demando, ke lando, kiu ne estas partio de la Traktato pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj, deziras aliĝi al la Grupo de Nukleaj Liverantoj, kaj tiu demando povas esti solvita nur post akordiĝo de ĉiuj membroj de la grupo.

La ĉina flanko rimarkigis, ke aliĝo de ne-partio de la traktato al la grupo estas nova demando alfrontata de la grupo, kaj la kaŭzo kuŝas en tio, ke politikoj kaj praktikoj de partioj de la traktato malakordas kun la nuna internacia regularo pri prevento de disvastigo.

La Ŝtata Departemento diris marde, ke Usono definitivigis novan 10-jaran Memorandon de Kompreno kun Israelo pri sekureca monhelpo por la fiska jaroj inter 2019 kaj 2028.

La Ŝtata Departemento diris en deklaro sen malkaŝo de la cifero, ke la memorando konsistigas la unuopan plej grandan promeson de duflanka milita monhelpo en la historio de Usono.

La nova memorando estos subskribita en merkreda ceremonio en Vaŝingtono. Jacob Nagel, israela aganta konsilisto pri nacia sekureco, atingis Vaŝingtonon marde por subskribi la memorandon.

La ĵurnalo Washington Post raportis, ke laŭ la interkonsento Usono ĉiujare donos al Israelo proksimume 3,8 miliardojn da usonaj dolaroj en 10 jaroj.

Marde en Rigo, la ĉefurbo de Latvio, germana ministro pri eksterlandaj aferoj Frank-Walter Steinmeier diris, ke NATO bezonas fari dialogon kun Rusio.

En la sama tago, Steinmeier renkontiĝis kun kolegoj el Latvio, Litovio kaj Estonio. Li interŝanĝis kun ili opiniojn pri sekureco kaj defendo en Eŭropo, plenumo de la rezolucio aprobita dum la Varsovia Pintkunveno de NATO kaj aliaj demandoj. Ili ĉefe diskutis pri la rilatoj kun Rusio. Post la renkontiĝo, Steinmeier diris al mediatoj, ke kvankam la ukraina krizo ankoraŭ ne estas komplete solvita, tamen la dialogo kun Rusio devas esti daŭrigita kaj pligrandigita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin