Novaĵoj (Oktobro 17)

(GMT+08:00) 2016-10-17 17:26:08     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 17a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke: Ĉina prezidanto vokas al BRICS-landoj cementi konfidon; Ĉinio sukcese lanĉis pilotatan kosmoŝipon Shenzhou-11. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dimanĉe en la okcidenta hinda ŝtato Goa okazis la 8a pintkunveno de BRICS-landoj. Ĝin ĉeestis ĉina prezidanto Xi Jinping, hinda ĉefministro Narendra Modi, sud-afrika prezidento Jacob Zuma, brazila prezidento Michel Temer kaj rusa prezidento Vladimir Putin. Ĉirkaŭ la temo "konstrui efikan, inkluzivan kaj komunan solvon", la kvin gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri kunlaboro inter BRICS-landoj kaj pri aliaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo kaj atingis vastan konsenton.

Ĉina prezidanto Xi faris paroladon sub la titolo "firmigi konfidon kaj serĉi komunan disvolvadon". Li positive taksis atingojn de kunlaboro inter BRICS-landoj en la pasintaj dek jaroj, kaj prezentis proponojn pri komune alfrontataj defioj alportitaj de la internacia situacio. Li emfazis, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por plani pluan disvolvadon de BRICS-landoj, kaj kredas, ke kunlaboro inter tiuj landoj forte akcelos pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo.

La ĉina pilotata kosmoŝipo Shenzhou-11, kiu kupliĝos kun la enorbita spacolaboratorio Tiangong-2, estis ĵetita lunde matene je la 7a horo kaj 49 minutoj en Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro. Poste ĝi precize eniris difinitan orbilon kaj sukcese portis du astronaŭtojn en la spacon. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto, prezidanto de la Centra Milita Komisiono, kiu ĉeestis la 8an pintkunvenon de BRICS-landoj en Hindio, sendis gratulan mesaĝon pri la sukcesa ĵetiĝo.

Lunde la Ŝtata Konsilio publikigis la blankan libron Progreso de Ĉinio en Malriĉec-mildigo kaj Homaj Rajtoj.

La libro konsistas el ses partoj, nome akceli progreson de la ĉina homrajta afero per malriĉec-mildigo, garantii la rajton de ĉinaj malriĉuloj pri ekzisto, protekti rajtojn de specifaj grupoj, plibonigi cirkonstancojn de disvolvado en malriĉaj regionoj, kaj forte antaŭenigi la malriĉec-mildigan aferon en ŝlosila periodo.

La libro diris, ke la agado pri mildigo de malriĉeco estas la plej evidenta marko de la progreso de Ĉinio en la praktiko de homaj rajtoj. En la pasintaj pli ol 30 jaroj post komenciĝo de la reformado kaj malfermo, pli ol 700 milionoj da malriĉuloj liberiĝis el malriĉeco; la nombro de malriĉecaj kamparanoj reduktiĝis ĝis 55.75 milionoj en la jaro 2015, kaj la probableco de malriĉeco reduktiĝis ĝis 5.7%; bazaj instalaĵoj evidente pliboniĝis; la nivelo de bazaj publikaj servoj daŭre altiĝis; la mekanismo de malriĉec-mildigo estis novigita. Ĉio ĉi plenforte akcelis realigon de fundamentaj rajtoj de malriĉuloj kaj metis firman bazon por amplekse konstrui modere prosperan socion.

Sabate en Limo, la ĉefurbo de Perujo, fermiĝis la du-taga kunveno de financaj ministroj el membroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. La ĉeestantoj opiniis, ke kiel ĉefa motoro de la monda ekonomia kresko, la azi-pacifika regiono alfrontas multajn defiojn. Ĉiuj ekonomioj de la organizo devas unuope aŭ kune apliki ĉiujn eblajn politikojn, inkluzive de monpolitiko, financa politiko kaj struktura politiko, por akceli fortan, daŭripovan, ekvilibran kaj inkluzivan kreskon de la regiona ekonomio.

Filipina prezidento Rodrigo Duterte faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 18a ĝis 21a de oktobro, laŭ la invito de sia ĉina paralelulo Xi Jinping. Duterte diris lastatempe dum intervjuo kun raportistoj, ke Filipinoj kaj Ĉinio estas amikaj najbaroj, kaj lia vizito celas pliigi la komprenon de Ĉinio, plifortigi ekonomian kaj komercan kunlaboron kun Ĉinio kaj plialtigi la nivelon de tradicia amikeco inter la du landoj.

Duterte alte taksis la registaron kaj popolon de Ĉinio, dirante, ke en Ĉinio, la popolo estas diligenta, kaj komunikado glata; Ĉinio estas unuanime respektata de la internacia komunumo. Li laŭdis Ĉinion pro ĝia rolo kiel granda lando kaj ĝia helpemo, dirante, ke sin disvolvante, Ĉinio ne forgesis helpi aliajn malriĉajn kaj postiĝintajn landojn. Ĝia helpo al afrikaj kaj sudorient-aziaj landoj ĝuste estas la bona ekzemplo. Parolante pri duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro, li diris, ke Filipinoj estas abundaj je turismaj resursoj, mineralaj kaj agrikulturaj produktoj, dum Ĉinio estas granda merkato, tial la du landoj estas forte interkompletigaj. Li aldonis, ke Filipinoj devas konservi bonajn rilatojn kun Ĉinio kaj lerni sukcesajn spertojn de Ĉinio.

Parolante pri la demando de la Suda Ĉina Maro, Duterte diris, ke Filipinoj elektas la lastan el alfrontado kaj intertraktado. Li aldonis, ke la du landoj devas paroli pli multe pri amikeco kaj kunlaboro ol pri malkonsento.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris dimanĉe en gazetara konferenco en la hinda ŝtato Goa, ke rusa-usonaj rilatoj povos renormaliĝi post la prezidantecaj elektoj en Usono. Li diris, "Mi esperas, ke kiam finiĝos ĉi tiuj elektoj, debatoj, tiu malfacila periodo en la interna politika situacio en Usono, aperos ŝancoj por renormaliĝo de rusa-usonaj rilatoj." Li aldonis, "Alfrontado ne estas nia elekto."

Rusa-usonaj rilatoj estis difektitaj, post kiam la krizo kaj streĉiteco en Ukrainio estis eskaladitaj, rezulte de iliaj disputoj pri solvado de la siria krizo, kaj Vaŝingtono asertis, ke Rusio intervenis en la prezidantecajn elektojn de Usono per retaj atakoj.

Putin diris, ke Rusio havas neniun intencon de interveno en la usona prezidanteca elektkampanjo, asertante, ke tiaj agoj ne konformas al la normoj de internacia komunikado.

La iraka nacia televido raportis, ke iraka ĉefministro Haider Al-Abadi lunde matene anoncis la komencon de granda ofensivo, kiu celas reakiri la duan plej grandan irakan urbon Mosul el la grupo Islama Ŝtato.

Abadi diris en televida parolado, "Hodiaŭ mi deklaras la komenciĝon de la liberiga operaco de la provinco Nineveh. La tempo de venko jam venis, kaj la momento de la granda venko alproksimiĝas."

La televido montris, ke Abadi, kiu estas ankaŭ la ĉefkomandanto de la iraka armeo, surhavis militan uniformon kaj estis flankita de superaj oficiroj. Abadi promesis rekonstrui Mosul kaj aliajn urbojn kaj vilaĝojn detruitajn de ekstremistoj de la Islama Ŝtato en la provinco Nineveh, kaj ĵuris alporti stabilecon al Mosul, kiu situas ĉirkaŭ 400 kilometrojn norde de la iraka ĉefurbo Bagdado.

"Tre baldaŭ, ni estos kun vi por hisi la flagon de Irako en la mezo de Mosul, kaj ankaŭ en urboj kaj vilaĝoj," Abadi diris, alvokante la popolon de Mosul kunlabori kun sekurectrupoj por venki la grupon Islama Ŝtato. Abadi ankaŭ ĵurpromesis, ke 2016 estos la jaro de venko super terorismo de la Islama Ŝtato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin