Turismo helpas al liberiĝo el malriĉeco

(GMT+08:00) 2016-10-18 08:49:41     Redaktoro:Xiong Linping

En la urbeto Leizu de la gubernio Yuan'an en la provinco Hubei troviĝas unu vilaĝo nomata Guangping, kiu famas proksime kaj malproksime pro siaj verdaj montoj kaj klaraj akvoj. En la vilaĝo videblas loĝejoj en la formo de Anhui-arkitekturo – nigraj tegoloj, blankaj muroj kaj gabloj similaj al ĉevala kapo. La bildo eligas klasikecon, kiu mirinde akordiĝas kun la ĉirkaŭaj montoj kaj akvoj. Des pli mirinde, ke antaŭ kaj malantaŭ la loĝejoj ĉio estas pura, sen iu ajn rubo, nur kun floroj kaj arboj. Kiel bela la vilaĝo! Kiel ĝi estis kreita?

"Origine nia vilaĝo estis malriĉa. Tiuj setlejoj konstruiĝis post la jaro 2011. Antaŭe ni loĝis en domoj el adoboj. Nun en la vilaĝo vivas 1 860 homoj. La loko konsistas el 660 loĝdomoj – 360 nove konstruitaj kaj 300 riparitaj."

Malriĉeco akcelas ŝanĝon. La vilaĝo Guangping unuavice konsideris kiel plibonigi la loĝmedion. Ĝi kondukis kamparanojn transloĝi de sur monto al montpiedo proksima al urbeto. Danke al la investo de la registaro la nova vilaĝo stariĝis. Kiel partojn de la kompleto oni konstruis ankaŭ placon por libertempado kaj kulturan centron por aktivado de homamasoj.

La problemo de loĝado solviĝis, sed la disponebla enspezo de vilaĝanoj ankoraŭ ne altiĝis. La vilaĝo decidis disvolvi vilaĝan turismon, ĉar ĝi havas naturan avantaĝon. Kaj sekve vilaĝanoj, laŭ la normo de hotelo, aranĝis siajn liberajn ĉambrojn kamparaj gastejoj. Ili havas unuecan spezon por tranokto – 80 juanojn en unu tago. Per tio la vilaĝanoj povas en sia hejmo liberiĝi el malriĉeco.

"En 2014 nia vilaĝo komencis entrepreni kamparajn gastejojn. Ĉiutage ili – sume kvindek gastejoj - estas plene loĝataj. Komence la afero estis malfacila, tamen fine la enspezo de la kampistoj ĝenerale kreskis kaj por ĉiu kapo atingas 11 300 juanojn enjare."

Vestita en modo, timide ridetanta, Tong Yongcui, unu el la entreprenantoj de la tranoktejoj en la vilaĝo Guangping. Antaŭ ol teni gastejon ŝi kaj ŝiaj edzo kaj pli aĝa filino estis aliloke por labori, kaj la pli juna filo tamen restis enhejme por viziti elementan lernejon. Tiam ŝi havis du aŭ tri mil juanojn kiel monatan salajron, do la enspezo estis alta ol en la hejmloko, sed ŝi suferis de la disiĝo de la familianoj. Nun la situacio ŝanĝiĝis. Ŝi havas gastejon en sia hejmloko. Ŝi estas simpla kaj entuziasma kaj havas bonan arton kuiri supon kun kokaĵo, kaj pro tio ŝia familia komerco iras en prospero, kaj la enspezo atingas pli ol kvin mil juanojn en ĉiu monato.

"Antaŭ la jaro 2014 ni lukris aliloke, kaj nun ni tenas restoracion, butikon kaj gastejon en nia hejmloko. Antaŭe ni laboris for de la vilaĝo, kun iom da pli alta enspezo; kaj nun ni entreprenas hejmloke, sed la enspezo estas pli alta ol antaŭe. Kaj krome, ĉe la hejmo ni povas zorgi pri infano kaj maljunuloj."

La gastejo de Tong Yongcui havas kvin ĉambrojn, kaj samtempe povas akcepti minimume dek gastojn. Ĉiun semajnfinon kaj ferion la ĉambroj ofte estas plene okupitaj. Ŝi kaj ŝiaj edzo kaj filino ĉiuj okupiĝas pri aferoj de gastejo, butiko kaj restoracio. Kelkafoje ili penigas sin multe, tamen ilia ŝvitado havigis al ili la jeson kaj laŭdon de klientoj.

Multiĝo de enspezo alportas al Tong Yongcui animplenan kaj stabilan vivon, la proksima kontaktiĝo kun klientoj venantaj el diversaj direktoj revigligas al ŝi la spiritan staton. Ĉiutage ŝi havas rideton sur la buŝaj anguloj. Ŝi diris, ke la vivo ŝin kontentigas, kaj ŝi sentas sin feliĉa.

"Ni havas multe da gastoj venantaj el malproksime, kiel el Xiangfan, Wudangshan kaj aliaj lokoj. Geedzoj venas por resti kelkajn tagojn, kun ni preni legomojn el kampo. Ni kune preparas manĝaĵon. Kaj en tio ni ĝojas. Por honeste diri, mi vivas tre ĝoje, mi sentas min tre feliĉa. Mia filino diras, ke mi de tago al nokto ridetas. Pri la nuna vivo mi kontentas."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin