Astronaŭtoj de Shenzhou-11 sukcese eniris spacolabon Tiangong-2

(GMT+08:00) 2016-10-19 11:11:59     Redaktoro:Xiong Shan

La Pekina Aerospaca Komand-Centro anoncis, ke la du astronaŭtoj de la spacoŝipo Shenzhou-11 eniris la spacolabon Tiangong-2 merkrede matene je la 6a horo kaj 32 minutoj laŭ pekina tempo.

Komandanto de la misio Jing Haipeng malfermis la lukon de Tiangong-2 kaj ŝvebis en la spacolabon, kaj lin sekvis Chen Dong. La du astronaŭtoj salutis ĉiujn homojn de la nacio en la spacolabo, kaj kontrolis la staton de la kombinaĵo de Shenzhou-11 kaj Tiangong-2.

Antaŭ eniri la spacolabon, la du astronaŭtoj eniris orbitan kupeon de Shenzhou-11 kaj ŝanĝis siajn spacokostumojn en bluajn kompletojn.

Ili vivas en la spacolabo dum 30 tagoj antaŭ reveno al la Tero. Shenzhou-11 estis ĵetita lunde matene el nordokcidenta ĉina dezerto Gobio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin