Novaĵoj (Oktobro 19)

(GMT+08:00) 2016-10-19 16:50:08     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19-a de oktobro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Urugvajo decidis starigi strategian partnerecon; Ĉina ekonomio kreskis je 6,7 procentoj en la tria kvarono de 2016. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia urugvaja paralelulo Tabaré Vázquez. La du ŝtatestroj decidis starigi strategian partenerecon inter Ĉinio kaj Urugvajo surbaze de respekto, egaleco kaj kungajno por profundigi kaj plivastigi reciprokprofitan kunlaboron en diversaj kampoj de la du landoj kaj aldoni novan ĉapitron al la duflankaj rilatoj.

Xi diris, ke estas longa distanco inter Ĉinio kaj Urugvajo, kaj naciaj kondiĉoj de la du landoj estas diferencaj, tamen en la pasintaj 28 jaroj post starigo de la diplomatiaj rilatoj, la du flankoj ĉiam persistis pri egala traktado, disvolvis reciprokprofitan kunlaboron kaj fariĝis bonaj amikoj kaj bonaj partneroj. Nun la rilatoj inter la du landoj estas ĉe nova startpunkto de la historio, kaj la du landoj devas man-en-mane klopodi, amplekse plani kaj plenumi kunlaboron por pli bone profitigi la du popolojn.

Vázquez diris, ke estas profunda amikeco inter la du popoloj, kaj disvolvi la rilatojn kun Ĉinio estas ŝtata politiko de Urugvajo. Li aldonis, ke li tre ĝojas, ke Urugvajo kaj Ĉinio konstruas strategian partnerecon surbaze de respekto, egaleco kaj kungajno. Tio malfermos novan ĉapitron de la duflankaj rilatoj.

Marde vespere, filipina prezidento Rodrigo Duterte atingis Pekinon por kvar-taga oficiala vizito al Ĉinio laŭ invito de sia ĉina paralelulo Xi Jinping.

Laŭ la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, dum la restado de Duterte en Ĉinio, Xi okazigos intertraktadon kun li, kaj ili interŝanĝos opiniojn pri plibonigo de la duflankaj rilatoj, profundigo de kunlaboro en diversaj kampoj kaj pri internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke tio estas historia vizito kaj prezentas oportunon por rekomenco de rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj sur nova kaj pli pozitiva bazo.

Aplaŭdante la devontigon de Duterte al plibonigo de duflankaj rilatoj kaj subteno al dialogo kaj kunlaboro inter la du landoj Wang diris, ke la vizito konformas al la naciaj interesoj de Filipinoj kaj al la deziroj de ĝia popolo.

Ĉina ekonomio kreskis je 6,7 procentoj en la tria kvarono de 2016, konservante stabilecon de la dua trimestro kaj nutrante la esperon, ke la ĉina registaro atingos ĉi-jaran celon de la malneta enlanda produkto.

La cifero, publikigita de la Ŝtata Buroo de Statistiko en merkredo, restis en la gamo celata de la registaro inter 6,5 kaj 7 procentoj por 2016.

Sur la kvaronjara bazo, la ekonomio kreskis ke 1,8 procento en la dua trimestro. La malneta enlanda produkto kreskis 6,7 procentoj en la unuaj tri kvaronoj de 2016 kompare kun la sama periodo de la lasta jaro kaj kalkuliĝis al 52,997 duilionoj da juano (7,87 duilionoj da usonaj dolaroj).

Proparolanto de la Ŝtata Buroo de Statistiko Sheng Laiyun diris, ke la ĉina ekonomio kreskis stabile kun akirita progreso kaj plibonigita kvalito rezulte de taŭga grandigo de totala postulado, la proviz-flanka struktura reformo, pozitiva anticipo de disvolvado kaj nutrado de novaj motoroj.

La Pekina Aerospaca Komand-Centro anoncis, ke la du astronaŭtoj de la spacoŝipo Shenzhou-11 eniris la spacolabon Tiangong-2 merkrede matene je la 6a horo kaj 32 minutoj laŭ pekina tempo.

Komandanto de la misio Jing Haipeng malfermis la lukon de Tiangong-2 kaj ŝvebis en la spacolabon, kaj lin sekvis Chen Dong. La du astronaŭtoj salutis ĉiujn homojn de la nacio en la spacolabo, kaj kontrolis la staton de la kombinaĵo de Shenzhou-11 kaj Tiangong-2.

Antaŭ eniri la spacolabon, la du astronaŭtoj eniris orbitan kupeon de Shenzhou-11 kaj ŝanĝis siajn spacokostumojn en bluajn kompletojn.

Ili vivas en la spacolabo dum 30 tagoj antaŭ reveno al la Tero. Shenzhou-11 estis ĵetita lunde matene el nordokcidenta ĉina dezerto Gobio.

Franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Marc Ayrault marde anoncis, ke Francio kaj Irako kune okazigos ministran konferencon ĵaŭde en Parizo por diskuti pri agadoj post la reakiro de Mosul, la dua granda urbo en Irako, kiu estis delonge sub la regado de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Ayrault diris, ke por la konferenco estas tri privilegiaj temoj: protekto de civiluloj en la urbo de Mosulo kaj ĉirkaŭa regiono, liverado de humanitaraj helpoj al lokanoj kaj skizado de plano fare de la iraka registaro pri restabiligo de Mosul kaj aliaj reakiritaj regionoj. Al la konferenco estos invititaj reprezentantoj de pli ol 20 landoj, inkluzive de Usono, Britio, Germanio, Turkio kaj kelkaj golfaj landoj escepte de Irano.

Danke al la subteno de la internacia alianco kontraŭ la Islama Ŝtato, la registara armeo de Irako lunde komencis kampanjon por reakiri la urbon Mosul. Bone informita homo el la franca Ministerio de Defendo diris, ke la iraka registaro mobilizis ĉirkaŭ 45 000 soldatojn por tera atako, dum en Mosul kaj ĉirkaŭa regiono estas 5 000 ĝis 8 000 militantoj de la Islama Ŝtato. La kampanjo daŭros eble kelkajn semajnojn aŭ eĉ kelkajn monatojn.

La Korea Demokratia Popola Respubliko marde atakis sud-korean prezidenton Park Geun-hye pro ŝiaj lastatempaj rimarkoj pri la "kolapso de la Nordo" kaj akuzis ŝin pri serĉado de konflikto inter la nordo kaj sudo.

Proparolanto de la nord-korea Komitato pri Paca Reunuigo de la Lando diris, ke la reala intenco de Park estas apogi la tute bankrotan politikon eskaladi konflikton kun la Korea Demokratia Popola Respubliko ... kaj kvietigi la krizon de regado. La proparolanto aldonis, ke ŝiaj rimarkoj estigos malbonajn rezultojn.

La jemena reganta ŝijaista grupo Houthi kaj ĝia aliancano de la partio de eksa prezidento Ali Abdullah Saleh marde bonvenigis la 72-horan batalhalton proponitan de UN por faciligi la aliron de humanitara helpo al tiu araba lando suferanta militon.

La batalhalto inter la militantoj de Houthi kaj ilia rivalo, la jemena registara armeo subtenata de Saud-Arabio estis deklarita de UN lunde kaj validiĝos merkrede je la 23a horo kaj 59 minutoj laŭ loka tempo.

Komuna deklaro de Houthi kaj la partio de Saleh diris, ke la jemena Supera Politika Konsilo bonvenigas la batalhalton sen antaŭkondiĉoj kaj postulas, ke la koalicio gvidata de Saud-Arabio tuj haltigu agreson kaj nuligu la aeran, maran kaj teran blokadon kontraŭ la jemena popolo.

Lunde jemena ministro pri eksterlandaj aferoj Abdul-Malik Mekhlafi deklaris sur sia oficiala konto en la socia retejo Twitter, ke la prezidento konsentis pri 72-hora batalhalto, kaj ĝi povus esti longigita, se la grupo Houthi ĝin observos.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin