Atingoj de malriĉec-mildigo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2016-10-19 17:21:32     Redaktoro:Mirinda

 

Post reformado kaj malfermo, la nombro de malriĉaj kamparaj loĝantoj malpliiĝis je preskaŭ 700 milionoj en Ĉinio.

Iu tibeta virino kultivis florojn en sia nova domo en vilaĝo Xinsheng de Jinda-urbeto, Gongbo'gyamda gubernio de Tibeta Aŭtonoma Regiono, la 16an de aŭgusto, 2014. Ĉiuj vilaĝanoj de tiu loko transloĝiĝis de simple konstruitaj domoj al nova domego kaj iliaj vivkondiĉoj multe pliboniĝis. (Xinhua/Pan Xu)

Vilaĝanoj de Lutun-vilaĝo, Guangzong-gubernio de Hebei-provinco, muntis montbiciklojn, la 3an de julio, 2016. La gubernio forte evoluigis fabrikadon de montbicikloj por riĉigi la vilaĝanojn. (Xinhua/Mou Yu)

Iu ĉarpentisto de gubernio Qonggyai, urbo Lhoka de de Tibeta Aŭtonoma Regiono, ornamis la tibetstilan meblon, la 26an de majo, 2016. (Xinhua/Liu Dongjun)

Weining, Yi-Hui-Miao-Etna Aŭtonoma Gubernio, estas ŝtata malriĉa gubernio. En la lastaj jaroj, la gubernio forte akordigis agrikulturan strukturon kaj forte evoluigis plantadon de meksika krizantemo por multigi enspezon de lokaj kamparanoj. La averaĝa enspezo de kamparanoj altiĝis je pli ol 1200 juanoj de RMB. (Ma Xunyong)

En 2013 loĝantoj de vilaĝo Xiayaopo de urbeto Sancha, gubernio Zhangxian, Gansu-provinco de okcidenta Ĉinio, ĝoje ĝuis kondukatan akvon. En 2001 la projekto "Patrina Akvokelo" iniciatita de Tutlanda Virina Federacio kaj aliaj institucioj efike solvis demandon de trinkebla akvo por malriĉaj kaj sekaj regionoj. (Ĉina Radio Interrnacia /Du Quanwei)

Grandnombro da loĝantoj kun malfacilaj vivkondiĉoj estis translokigitaj de malproksimaj regionoj al ekologia malriĉecoredukta bazo, konstruita en urbeto Fengming de gubernio Yunyang de municipo Chongqing, 2013. (Li Yin)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin