Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun urugvaja prezidento

(GMT+08:00) 2016-10-20 13:55:20     Redaktoro:Xiong Shan

Merkrede posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun urugvaja prezidento Tabaré Vázquez, kiu faras ŝtatan viziton al Ĉinio.

Li diris, ke Ĉinio rigardas Urugvajon kiel bonan amikon kaj bonan partneron en Latin-Ameriko. Marde ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis fruktodonan intertraktadon kun prezidento Vázquez. La du ŝtatestroj kune anoncis konstrui la strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Urugvajo. Tio signifas, ke la duflankaj rilatoj iris en la novan etapon de disvolvado. Ĉinio volas labori kun Urugvajo surbaze de reciproka konfido kaj egala traktado por daŭrigi striktan altnivelan kontakton, kompreni kaj subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj, subteni bonan komunikadon kaj kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj, fortigi kulturajn interŝanĝojn kaj puŝi la duflankajn rilatojn al pli bona disvolviĝo.

Vázquez diris, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Urugvajo kaj Ĉinio, la duflankaj rilatoj amplekse disvolviĝis kaj fariĝis pli maturaj. La du landoj povas fortigi kunlaboron en ekonomio kaj komerco, investado, financo, tekniko kaj kulturo, kaj Urugvajo volas fari pozitivan klopodon por tio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin