Ponto ĉarmas, acipenseroj svarmas

(GMT+08:00) 2016-10-20 10:40:45     Redaktoro:Xiong Shan

La ponto Zhixi super Jangzio oficiale funkciis en la 1a de aŭgusto ĉijare. La ponto estas konstruita en la urbcentro de Yichang de Hubei-provinco de meza Ĉinio. Ĝi longas je 3.2 kilometroj kaj por ĝi oni investis la sumon de 2,75 miliardoj da juanoj de RMB. Spite al solvo de kelkaj teknikaj malfaciloj, la ponto Zhixi, la sesa pontego super Jangzio, konstruita de la urbo Yichang, estas ekologia ponto.

La loko, kie estas konstruita la ponto ĝuste estas protektata zono de ĉina acipenseroj, kiuj estas rigardataj kiel vivanta fosilio en akvo kaj rare protektata speco de Ĉinio. Por protekti animalojn same kiel ĉinajn acipenserojn kaj ne influi la vivon de ĉirkaŭaj civitanoj, oni ne establis subtenilojn en akvo kaj uzas ekologiajn lumilojn sur la ponto. Por tiu dezajno, la registaro investis pluajn 200 milionojn da juanoj. Sezone, kiam ĉinaj acipenseroj frajas, la ornamaj lampoj sur la ponto estas eĉ fermitaj, por redukti luman poluadon al ĉinaj acipenseroj kaj aliaj akvaj estaĵoj kaj por gardi ilin en la frajado. Oni ankaŭ serioze difinis transportitan pezon kaj rapidecon de veturiloj sur la ponto, evitante vibradon kaj sonpoluado n pro tiuj kialoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin