Fokusoj de la Semajno (Okt. 21)

(GMT+08:00) 2016-10-21 15:14:49     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia filipina paralelulo Rodrigo Duterte ĵaŭde konsentis, ke la du landoj konvene traktos diferencojn kaj realigos plenan plibonigon kaj pli grandan progreson en duflankaj rilatoj.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Filipinoj estas najbaroj trans la maro; rilatoj inter la du landoj trapasis malfacilojn kaj komplikaĵojn, tamen la fundo de la ĉina-filipina amikeco kaj la deziro al kunlaboro restas senŝanĝaj.

Xi diris dum intertraktado kun Duterte en Pekino, ke Ĉinio alte taksas siajn rilatojn kun Filipinoj, kaj volas labori kun la lando por cementi politikan konfidon kaj kungajnan kunlaboron, konvene trakti diferencojn kaj fariĝi bonaj partneroj. Li diris, ke trakti diferencojn en la demando de la Suda Ĉina Maro per dialogo kaj konsiliĝo estas grava fundamento por la sana kaj stabila disvolvado de ĉina-filipinaj rilatoj. Ĉinio subtenas la klopodojn de la nova filipina registaro en la batalo kontraŭ drogaĉo, terorismo kaj krimo, kaj volas kunlabori kun Filipinoj en tiuj kampoj.

Lunde Ĉinio sukcese lanĉis pilotatan spacoŝipon Shenzhou-11. La spacoveturilo kun du viraj astronaŭtoj estis ĵetita el la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en la nordokcidenta dezerto Gobio matene je la 7a horo kaj 30 minutoj laŭ pekina tempo sur la supro de la portoraketo Changzheng-2F Y11.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon pri la sukcesa ĵetiĝo. Li diris en sia mesaĝo, ke la misio de la enorbita spacolabo Tiangong-2 kaj la pilotata kosmoŝipo Shenzhou-11 signas la unuan fojon, ke ĉinaj astronaŭtoj restos en orbito por mezlonga periodo. Xi instigis personaron de la misio plenumi sian laboron por garantii, ke la difinitaj celoj estos atingitaj. Li ankaŭ kuraĝigis ilin senĉese malfermi novan vojon por la programo de pilotata spacoŝipo por ke ĉinoj faru pli grandajn paŝojn kaj marŝu plu sur la vojo de spacosondo, kaj fari novan kontribuon por konstrui Ĉinion en spacopotencon.

La du astronaŭtoj de la spacoŝipo Shenzhou-11 eniris la spacolabon Tiangong-2 merkrede matene je la 6a horo kaj 32 minutoj laŭ pekina tempo. Komandanto de la misio Jing Haipeng malfermis la lukon de Tiangong-2 kaj ŝvebis en la spacolabon, kaj lin sekvis Chen Dong. La du astronaŭtoj salutis ĉiujn homojn de la nacio en la spacolabo, kaj kontrolis la staton de la kombinaĵo de Shenzhou-11 kaj Tiangong-2. Ili vivas en la spacolabo dum 30 tagoj antaŭ reveno al la Tero.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon diris lunde, ke malriĉeco estas kaŭzo kaj sekvo de socia ekskluziveco. Li urĝis solvi sociajn malegalecojn por liberigi homojn el ekstrema malriĉeco.

En sia mesaĝo pri Internacia Tago por la Elradikigo de Malriĉeco, Ban diris, ke humiligo kaj ekskluziveco estas potencaj motoroj de socia malkvieteco kaj, en ekstremaj okazoj, la perforta ekstremismo, kiu ĝenas multajn partojn de la mondo. Li montris, ke malriĉeco ne estas simple mezurebla per nesufiĉaj enspezoj; ĝi montriĝas ankaŭ en limigita aliro al sanprotekta, eduka kaj aliaj bazaj servoj.

Statistiko de UN montras, ke ĉirkaŭ miliardo da homoj vivas en ekstrema malriĉeco kaj pli ol 800 milionoj suferas malsaton kaj subnutradon en hodiaŭa mondo.

Ban diris, "Necesas rompi la murojn de malriĉeco kaj ekskluziveco, kiuj turmentas tiom da homoj en ĉiu regiono de la mondo. Ni devas konstrui inkluzivan socion, kiu akcelas partoprenon de ĉiuj".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin