Novaĵoj (Oktobro 21)

(GMT+08:00) 2016-10-21 17:05:42     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 21a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi Jinping aklamas la Longan Marŝadon kiel imponan monumenton; konferenco de UN fermiĝis kun alvoko al pli bona urbanizado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping aklamis la Longan Marŝadon kiel imponan monumenton en la historio de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn vendrede en kunveno por memorfesto de la 80a datreveno de la venko de la Longa Marŝado. Li diris, ke la Longa Marŝado estis rimarkinda turnopunkto - de malsukceso al venko - por la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina revolucia afero, post kiu la Komunista Partio de Ĉinio komencis la lukton por sendependeco de la nacio kaj liberiĝo de la popolo. Xi aklamis la Longan Marŝadon kiel grandan ekspedicion por serĉado de idealo, kredo kaj vero kaj malfermo de nova vojo. Ĝia venko signifas la venkon de la idealo kaj kredo de la ĉinaj komunistoj kaj ankaŭ orientiĝon kaj vojon. Li aldonis, ke trairante la Longan Marŝadon, la Komunista Partio de Ĉinio rimarkis, ke nur kombinante la fundamentajn principojn de marksismo-leninismo kun la realaj kondiĉoj de la ĉina revolucio, ĝi povas sendepende solvi gravajn problemojn en la revolucio kaj konduki la evolucian aferon al venko.

Ĉinio kaj Filipinoj ĵaŭde promesis plibonigi ekonomiajn rilatojn per kunlaboro.

Dum renkontiĝo kun filipina prezidento Rodrigo Duterte en la Granda Popola Halo, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Filipinoj havas bonan fundamenton kaj grandan potencialon por kunordigi strategiojn koncernajn al plibonigo de la ekonomio kaj popola vivo. Li diris, ke Ĉinio volas pliigi kunlaboron kun Filipinoj en la kampoj de interligo, infrastruktura konstruado, produktkapablo, agrikulturo kaj financo, kaj antaŭenigi komercon kaj investadon.

Parolante pri la ĉinaj atingoj en socia kaj ekonomia disvolvado, Duterte diris, ke Filipinoj volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj lerni la sperton de Ĉinio en malriĉec-mildigo kaj ekonomia disvolvado.

Ĉeestante la Ĉina-Filipinan Komercan kaj Investan Forumon en la Granda Popola Halo, kune kun ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli, Duterte diris, ke la du landoj havas similajn kulturon kaj pensmanieron. Li diris, ke Filipinoj aprecas sinceran helpon kaj respekton de Ĉinio al Filipinoj kaj aliaj landoj, kaj lia lando prenas disvolvadon de rilatoj kun Ĉinio kiel unu el prioritatoj de sia ekstera politiko. Li diris, ke li bonvenigas Ĉinion pligrandigi investon en Filipinoj kaj efektivigos konsenton atingitan kun ĉinaj gvidantoj dum tiu ĉi vizito.

Zhang diris, ke la ekonomia kaj komerca kunlaboro, infrastruktura konstruado kaj produktkapablo estas prioritatoj por la venonta periodo de duflanka kunlaboro. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori strikte kun Filipinoj por efektivigi la konsenton, planojn kaj gravajn projektojn atingitajn inter la gvidantoj.

Ĵaŭde en Kito, la ĉefurbo de Ekvadoro, la Unuiĝintaj Nacioj fermis sian trian konferencon pri Loĝigo kaj Daŭripova Urba Disvolvado. Tio povas esti rigardata kiel grava atingo kun promeso de 142 landoj pri konstruado de pli prosperaj kaj inkluzivaj urboj. Deklaro publikigita de UN en ĵaŭdo diris, ke mondaj gvidantoj sin devontigas al liverado de bazaj servoj por siaj popoloj, certigante, ke la civitanoj havas egalan aliron al ŝancoj kaj plibonigita aerkvalito.

Laŭ la deklaro, la aprobo de la Nova Urba Tagordo markas la ŝanĝiĝon de paradigmo en urbanizado.

Rusio anoncis ĵaŭde, ke ĝi pluvalidigis la humanitaran militpaŭzon en la siria urbo Aleppo je 24 horoj. Rusa ministro pri defendo Sergei Shoigu diris, ke la decido estis farita laŭ la ordono de rusa prezidanto Vladimir Putin kaj apogita de la gvidantaro de Sirio.

Rusio kaj Sirio lunde anoncis humanitaran militpaŭzon de la 8a horo ĝis la 16a horo ĵaŭde laŭ loka tempo en la regionoj sub la regado de ribeluloj en Aleppo, sed decidis en merkredo plilongigi ĝin je ankoraŭ tri horoj. La militpaŭzo celas certigi la sekuran eliron de civiluloj tra humanitaraj koridoroj kaj la evakuon de la vunditoj kaj malsanuloj.

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi diris ĵaŭde en internacia konferenco en Parizo, ke danke al subteno de la internacia komunumo, la kampanjo por reakiro de la urbo Mosul delonge okupata de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato progresis pli rapide ol atendite.

Tiutage en Parizo franca kaj iraka ministroj pri eksterlandaj aferoj kune okazigis altnivelan internacian konferencon por diskuti kiel rapide revenigi Mosul al stabileco post la liberiĝo. La konferencon ĉeestis reprezentantoj de pli ol 20 landoj kaj organizoj. Irano kaj Rusio ne estis en la listo de invititaj landoj.

La koalicio gvidata de Saud-Arabio diris ĵaŭde, ke la jemena ŝijaista grupo Houthi plurfoje rompis la batalhalton de post validiĝo de la interkonsento pri militpaŭzo kaj lanĉis atakon al Saud-Arabio el kelkaj direktoj.

Proparolanto de la koalicio Ahmed Al Asiri diris al amaskomunikiloj, ke la grupo Houthi malobservis la interkonsenton pri militpaŭzo 43 fojojn kaj pafis raketojn kaj obusojn al la saud-arabia teritorio. La koalicio devigite donis rebaton. Ahmed aldonis, ke la koalicio obeos plu la interkonsenton pri militpaŭzo malgraŭ la malobservo de la grupo Houthi.

La Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) ĵaŭde diris, ke ĝi sendos pli da satelitoj en spacon laŭ la nacia plano pri spaca disvolvado.

Proparolanto pri la Nacia Aerospaca Disvolvado de la lando emfazis en deklaro, ke satelit-ĵeto de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj ĝia rajto pri uzado de la spaco por pacaj celoj estis leĝaj. La proparolanto refutis asertojn de Sud-Koreio, ke la vera intenco malantaŭ la satelit-programo de Pjongjango ne estas por pacaj celoj. En la deklaro publikigita de la Korea Centra Novaĵ-Agentejo, la proparolanto diris, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko ĵetos pli da satelitoj.

La deklaro estis publikigita meze de la forta akuzo de Sud-Koreio kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko pri provpafo de mezlongdistanca balista misilo en ĵaŭdo.

La sud-korea Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris en deklaro, ke la misil-ĵeto malobservas rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de UN kaj estas grava minaco al paco kaj sekureco en la Korea Duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin