Gvidado de KPĈ estas ŝlosilo al sukceso de Ĉinio

(GMT+08:00) 2016-10-24 15:58:57     Redaktoro:Xiong Shan

La sukceso de Ĉinio devas esti ŝuldata al la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, daŭrigo kaj plibonigo de la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio estas la fundamento de la lando.

La 18a Centra Komitato okazigas sian sesan plenan sesion de la 24a ĝis la 27a de oktobro por ekzameni ŝlosilajn demandojn koncernajn al politika vivo ene de la partio kaj enpartia superrigardo.

La sesio inkluzivas diskuton de gravaj demandoj pri la regado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ellaboron de strategiaj planoj pri konstruado de la partio.

Nur persistante en la kerna gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj administrado de la partio, Ĉinio povas rezisti defiojn, venki malfacilojn, atingi la "du centjarajn celojn" kaj realigi la ĉinan revon de nacia rejuniĝo.

Ekde la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012, la gvidantaro de la KPĈ promesis firme antaŭenigi ampleksan kaj striktan regadon de la partio, kaj estis prenitaj rimedoj, inkluzive de "ok-punkta" gvidlinioj kontraŭ burokratio kaj malŝparado, inspektoj de centra kaj lokaj registaroj, kaj la kampanjo "amaslinio".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin