Ĉinio oponas senskrupulan agadon de Usono en Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2016-10-24 15:08:14     Redaktoro:Xiong Shan

Dimanĉe la ĉina Popola Ĵurnalo publikigis artikolon sub la titolo "Ĉinio oponas senskrupulan agadon de Usono en la Suda Ĉina Maro". La artikolo montris, ke en la 21a de oktobro, la destrojero Decatur de la usona mararmeo eniris ĉinan teritorian maron de la insularo Xisha sen permeso. La ĉina registaro esprimis firman oponon al tiu riska agado de Usono kaj prenis serion da kontraŭrimedoj.

La invado de la usona destrojero serioze atencis la suverenecon kaj sekurecajn interesojn de Ĉinio, malobeis ĉinajn koncernajn leĝojn kaj la internacian juron kaj rompis pacon, sekurecon kaj bonordecon en tiu maro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin