Novaĵoj (Oktobro 24)

(GMT+08:00) 2016-10-24 17:37:41     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 24a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigas la sesan plenan sesion; somalaj piratoj liberigis 26 ostaĝojn retenitajn ekde 2012. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La sukceso de Ĉinio devas esti ŝuldata al la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, daŭrigo kaj plibonigo de la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio estas la fundamento de la lando.

La 18a Centra Komitato okazigas sian sesan plenan sesion de la 24a ĝis la 27a de oktobro por ekzameni ŝlosilajn demandojn koncernajn al politika vivo ene de la partio kaj enpartia superrigardo. La sesio inkluzivas diskuton de gravaj demandoj pri la regado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ellaboron de strategiaj planoj pri konstruado de la partio.

Nur persistante en la kerna gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj administrado de la partio, Ĉinio povas rezisti defiojn, venki malfacilojn, atingi la "du centjarajn celojn" kaj realigi la ĉinan revon de nacia rejuniĝo.

Ekde la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012, la gvidantaro de la KPĈ promesis firme antaŭenigi ampleksan kaj striktan regadon de la Partio, kaj estis prenitaj rimedoj, inkluzive de "ok-punktaj" gvidlinioj kontraŭ burokratio kaj malŝparado, inspektoj de centra kaj lokaj registaroj, kaj la kampanjo "amaslinio".

Dimanĉe la ĉina Popola Ĵurnalo publikigis artikolon sub la titolo "Ĉinio ne konsentas senskrupulan agadon de Usono en la Suda Ĉina Maro". La artikolo montris, ke en la 21a de oktobro, la destrojero Decatur de la usona mararmeo eniris ĉinan teritorian maron de la insularo Xisha sen permeso. La ĉina registaro esprimis firman oponon al tiu riska agado de Usono kaj prenis serion da kontraŭrimedoj.

La invado de la usona destrojero serioze atencis la suverenecon kaj sekurecajn interesojn de Ĉinio, malobeis ĉinajn koncernajn leĝojn kaj la internacian juron kaj rompis pacon, sekurecon kaj bonordecon en tiu maro.

Organizo partopreninta en mediaciaj penadoj diris, ke somaliaj piratoj sabate liberigis 26 homojn, kiuj estis retenitaj ostaĝoj dum preskaŭ kvin jaroj.

La fiŝkaptŝipo Naham 3 kun la omana plago estis forrabita sude de Sejŝeloj en marto de 2012. Inter la 29 ŝipanoj, unu malfeliĉe mortis dum la kidnapo, kaj du aliaj mortis pro malsano dum sia kaptiteco. La ceteraj 26 ŝipanoj pasigis plejparton da tempo dum la kaptiteco sur la tero en Somalio. La ostaĝoj estas ĉiuj viroj kaj venas el Ĉinio, Filipinoj, Kamboĝo, Indonezio kaj Vjetnamio. Ili pasigis kvar jarojn kaj duonon en malbonaj kondiĉoj for de siaj familioj.

Ĉinio dimanĉe konfirmis la liberiĝon de la ostaĝoj. Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke la 29 forkaptitaj ŝipanoj inkluzivis 12 ĉinajn civitanojn, kaj dek venis el la ĉina ĉeftero kaj du el Tajvano. Dume mortis tri el la ostaĝoj, inkluzive de unu el la ĉina ĉeftero kaj alia el Tajvano.

Hua diris, ke la 26 liberigitaj homoj atingis Kenjon pro interveno de UN. Ĉinaj oficialuloj renkontis la ĉinajn ŝipanojn kaj akompanos ilin dum ilia vojaĝo al la hejmo. Hua aldonis, ke la ĉina registaro esprimas elkoran dankon al ĉiuj organizoj kaj homoj partoprenintaj en la "savado" kaj bondezirojn al la liberigitaj ŝipanoj. Ĉinio ankaŭ sendas sian profundan kondolencon al la familioj de la tri forpasintaj ŝipanoj.

La Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio diris, ke usona komerca kargoŝipo portanta manĝaĵon, provizaĵojn kaj sciencajn eksperimentojn atingis la internacian spacostacion dimanĉe matene.

Per la robotika brako de la internacia spacostacio, japana astronaŭto Takuya Onishi kaj usona astronaŭto Kate Rubins sukcese kaptis la senpilotan spacoveturilon Cigno, funkciigatan de la privata kompanio Orbital ATK, komerca liveranto de la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio, je la 7a horo kaj 28 minutoj matene.

La spacoŝipo estos instalita kiel parto de la enorbita laboratorio Unueco kaj restos tie ĝis la 18 de novembro. Tiu flugo estis la sesa oficiala misio de la kompanio al la internacia spacostacio por NASA laŭ komerca kontrakto de reprovianta servo.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon refoje urĝis la gvidantojn de la greka kaj turka komunumoj de Kipro akordiĝi pri solvo al la multjara kipra problemo antaŭ la fino de tiu ĉi jaro.

Oficialuloj el la du kipraj komunumoj diris, ke Ban havis telefonajn konversaciojn sabate nokte kun kipra prezidento Nicos Anastasiades kaj turkdevena kipra gvidanto Mustafa Akinci, ĉar li persone renkontis ilin en la sidejo de UN en la 25a de septembro.

Proparolanto de la kipra registaro Nicos Christodoulides diris en deklaro, ke dum la telefona konversacio kun prezidento Anastasiades, Ban diris, ke li pretas mediacii por intertraktado. Anastasiades diris al Ban, ke ĉiuj rilataj partioj de la kipra problemo devas preni konkretajn agojn kaj krei necesajn kondiĉojn por atingi finan interkonsenton.

Ban diris dum telefona interparolo kun Akinci, ke atingi interkonsenton en tiu ĉi jaro restas la celo por ĉiuj partioj de la lando. La 25an de septembro en la stabejo de UN Ban interparolis kun la du gvidantoj. Li bonvenigis la promeson de la du gvidantoj, ke la du flankoj akordiĝos pri unuiĝo en tiu ĉi jaro.

Sabate vespere finiĝis la 72-hora portempa batalhalto, konsentita de partioj de la konflikto en Jemeno pro la mediacio de UN. En la sekva tago la koalicio gvidata de Saud-Arabio denove lanĉis aeratakojn al celoj de la ŝijaista grupo Houthi en Jemeno.

Dimanĉe matene militaviadiloj de la multlanda koalicio sesfoje atakis celojn de la grupo Houthi en la jemena ĉefurbo Sanao. Tiutage speciala sendito de UN al Jemeno Ismail Ould Cheikh Ahmed planis iri al Sanao por diskuti kun ĉiuj rilataj partioj pri longigo de la batalhalto.

Ankoraŭ estis neniu raporto pri morto aŭ vundiĝo de homoj en la aeratakoj. Lokaj amaskomunikiloj citis rimarkojn de anonima funkciulo el la grupo Houthi, ke militaviadiloj de la koalicio ĵetis misilojn kaj bombojn, kaj la eksplodoj skuis la tutan urbon. Vidintoj diris, ke posedaĵoj kaj domoj de proksimaj familioj estis damaĝitaj.

Dimanĉe 70 infanaj rifuĝintoj el la rifuĝejo en Calais, Francio, atingis Brition. Ili estas la unuaj rifuĝintoj sen parencoj en Britio.

Pli frue en tiu ĉi monato Britio akceptis infanajn rifuĝintojn, kiuj havas parencojn en Britio. La akcepto de infanaj rifuĝintoj estigis diskuton en Britio. Junie de la kuranta jaro Britio decidis per referendumo forlasi la Eŭropan Union. Reakiri el la unio la rajton de landlima regado kaj limigi la eniron de rifuĝintoj estis la gravaj postuloj de tiuj, kiuj subtenas la foriron de Britio el la unio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin