Ĉinio liveras helpon al Filipinoj trafitaj de Tajfuno

(GMT+08:00) 2016-10-24 20:40:00     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto diris lunde, ke la Ĉina Societo de la Ruĝa Kruco liveros humanitaran helpon kun la valoro de 100 mil usonaj dolaroj al Filipinoj, kiu estis trafita de la tajfuno Haima.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang faris la anoncon en regula gazetara konferenco. Li diris, ke la ĉina registaro liveros pli da helpoj al Filipinoj. Li aldonis, ke Ĉinio kredas, ke sub la gvidado de la filipina registaro, la filipina popolo venkos la katastrofon kaj revenos al normala vivo kiel eble plej frue.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin