Monda kultura heredaĵo---Gvatoturoj kaj malnovaj vilaĝoj en Kaiping

(GMT+08:00) 2016-10-25 17:53:45     Redaktoro:Selena

El: CFP (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al CFPPress)

Kaiping en la suda provinco Guangdong estas konata kiel hejmloko de ĉinaj elmigrintoj kaj famas ankaŭ pro diversaj domoj kun gvatoturoj. En la fino de la 19-a jarcento, grandnombraj elmigrintoj de Kaiping sinsekve revenis al sia hejmloko pro la politiko forpuŝi ĉinajn migrintojn en Usono, Kanado kaj aliaj landoj, kaj tio estiĝis kulmino de konstruado de iliaj loĝejoj en la 20-aj kaj 30-aj jaroj de la 20-a jarcento. Por rezisti kontraŭ bandistoj, tiuj elmigrintoj kaj iliaj vilaĝanoj konstruis specialan loĝejon---gvatoturo kun la funkcioj de defendo, loĝo kaj arkitektura estetiko. Ĝis nun 1 833 gardoturoj estas bone konservataj.

Laŭ la arkitektura stilo la lokaj gvatoturoj kun delikata formo kaj en malsamaj stiloj, estas malofte viditaj en ĉinaj kaj eĉ mondaj vilaĝaj konstruoj. Iliaj stiloj inkluzivas ĉinajn tradiciajn malmolan tegmenton kaj pendantan pinton kaj alilandajn arkitekturajn formojn (precipe la eŭropajn), ekzemple la gotika stilo kaj la roma stilo. En la kompleta formo kaj konstrua lerteco de tiuj gvatoturoj kunfandiĝas ĉina tradicia artitekturo kaj la okcidenta stilo. Kompreneble la kunfandiĝo ne estas simpla enkonduko de arkitekturo de iu lando en iu periodo. Fakte ili estas enmiksiĝo de multaj stiloj ĉinaj kaj alilandaj.

Laŭ la arkitektura karaktero la gvatoturoj en Kaiping sin karakterizas per mallarĝaj feraj pordoj kaj ŝtalaj fenestroj kun paftruoj. Cetere en la supro de la gardoturoj ofte troviĝas observoturo, pafiloj, kolonoj, ŝtonoj, alarmiloj kaj lumĵetiloj por protekti la vivon kaj riĉaĵon kontraŭ rabistoj.

Laŭ la kultura valoro, gvatoturoj en Kaiping plene enkorpigas memfidan, apertan kaj grandaniman sintenon de elmigrintoj, kiuj meminiciate absorbis alilandan progresintan kulturon. Ili metas siajn sperton kaj estetikan koncepton sur la gvatoturojn, la de kiu formita kultura konflikto donas profundan influon al diversaj tavoloj de la ĉina tradicia socio.

En la 28-a de junio 2007 la tutaĵo de gvatoturoj kaj malnovaj vilaĝoj en Kaiping estis enlistigita kiel monda kultura heredaĵo. Ĝi ankaŭ estas la unua programo de monda heredaĵo pri kulturo de migrintoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin