Rusio eble faros nesimetrian respondon al sankcioj de Usono

(GMT+08:00) 2016-10-25 11:42:46     Redaktoro:Shanshan

Rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Ryabkov diris, ke Rusio preparis serion da rimedoj kontraŭ la sankcioj de Usono, kaj eble faros nesimetrian respondon al Usono.

Rusaj amaskomunikiloj raportis, ke Ryabkov diris en sia raporto al la Federacia Konsilio, ke la sankcioj enkondukitaj de Usono kontraŭ Rusio efikis jam en longa tempo, kaj dume Rusio faris koncernan esploron. Ĝi preparis serion da rimedoj kaj eble faros nesimetrian respondon al Usono.

Antaŭ tio oficialulo el la usona Blanka Domo diris, ke Usono diskutas kun eŭropaj aliancanoj kiel reagi al la agadoj de Rusio en Sirio, kaj la rimedoj inkluzivas novajn sankciojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin